Preĝejo Sankta Jozefo (Gyékényes)
Preĝejo Sankta Jozefo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Gyékényes, en la urbomezo.
Paroĥa Preĝejo Sankta Jozefo | ||
---|---|---|
Preĝejo Sankta Jozefo en Gyékényes
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Gyékényes | |
Geografia situo | 46° 14′ 1″ N, 17° 0′ 38″ O (mapo)46.23349350334417.010609433066Koordinatoj: 46° 14′ 1″ N, 17° 0′ 38″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Somogy | |
diocezo | Kaposvár | |
dekanujo | Csurgó | |
paroĥo | loke | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | klasikismo | |
Konstruado | 1830–1835 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiEn la tiama Gykynes kirko funkciis antaŭ ol 1380, kiu detruiĝis dum la kontraŭturkaj bataladoj. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en la 1830-aj jaroj. La ĉefaltara bildo estis pentrita en 1886. En la sekva jaro la preĝejo estis trakonstruita, en 1900 la navo pligrandiĝis. La orgeno estis farita en 1810, sed en tiu ĉi preĝejo funkcias de 1894. En 1971 oni plene renovigis la konstruaĵon.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola. La fasado estas simetria, sube meze troviĝas la ĉefenirejo kune kun malgranda vestiblo. Pli supre la turo altiĝas. Sur la ekstera muro estas videbla memortabulo, kiu memorigas pri tio, ke en 1945 bulgaraj soldatoj murdis tie 2 pastrojn. Interne la muroj estas blankaj, sed tiu blankaĵo kovras la originajn freskojn, el kio nur parto estas videbla ekde 2006.