Preĝejo Sankta Jozefo (Kalocsa)

La preĝejo Sankta Jozefo estas romkatolika historia monumento en urbo Kalocsa (Hungario).

Preĝejo Sankta Jozefo
Monaĥineja preĝejo Sankta Jozefo en Kalocsa
Monaĥineja preĝejo Sankta Jozefo en Kalocsa
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kalocsa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
dekanujo Kalocsa
paroĥo ĉe Ĉefkatedralo Ĉieliro de Maria (Kalocsa)
Arkitektura priskribo
Arkitektoj de:Carl Roesner
Konstrustilo novromaniko
Konstruado 18571860
Specifo
Ligiloj
vdr
Kirko kaj monaĥinejo en 2019
Pordo

Historio redakti

József Kunszt invitis monaĥinejojn el Ĉeĥio al Kalocsa, samtempe li konstruigis kirkon, monaĥinejon kaj lernejon kune. Lajos Haynald pligrandigis ilin en 1890. En 1949 la monaĥinejoj estis forigitaj, ili vivis plu en Aŭstrio. En 1989 la kirko estis renovigita kaj denove alvenis monaĥinoj rericevantaj la preĝejon kaj monaĥinejon.

Preĝejo redakti

La preĝejo situas laŭ la trotuaro inter la lernejo kaj monaĥinejo. La fasado estas simetria, meze al enirejo funkcias, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. Super la enireja pordo estas granda rozvitralo, pli supre estas niĉo, en statuo pri Sankta Jozefo. La plej supre la kvadrata turo altiĝas. La ĉefaltara bildo prezentas Sankta Jozefon kun bebo Jesuo. La flankaj altaroj estas dediĉitaj al Sankta Antonio el Padovo kaj Sankta Maria. Menciindas la vitraloj.

Monaĥinejo redakti

La monaĥinejo estas duetaĝa konstruaĵo kaj rekte ligiĝas al la kirko. Apartenaĵo estas gimnastikejo ĉe la korto.

Lernejo redakti

La lernejo same estas duetaĝa konstruaĵo, sed la dua etaĝo konstruiĝis en 1911 fare de Gyula Városy. Nuntempe la konstruaĵo estas profana mezlernejo kun internato.

Kermeso okazas en la 19-an de marto. Pilgrimoj okazas inter majo-oktobro dimanĉe depost la 13-an.

Fontoj redakti