Preĝejo Sankta Ladislao (Rum)
La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Rum (Vas).
Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao | |
---|---|
Mezepoka parto de la preĝejo
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Rum (Vas) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas |
diocezo | Szombathely |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La unua preĝejo konstruiĝis en Rum en la 13-a jarcento. La unua mencio okazis en 1307. En 1418 oni petis la patronecon de Sankta Ladislao. Renovigoj okazis en 1736 kaj en 1838. En 1758 oni faris kelon sub la preĝejo, kie oni metis tombojn. En 1857 ĝi estis barokigita kaj pligrandigita. La sekva renovigo okazis en 1928, la lasta en 1998. Ekde 1994 pli nova flugila altaro estas videbla.
Konstruaĵo redakti
La turo kaj alia konstruaĵoparto estas romanika, la ĉefenirejo estas gotika, la navo estas baroka. La sanktejo formas duonrondon.
Skulptaĵoj redakti
- altaro Lourdes de 1904
- Koro de Sankta Maria de 1905
- Sankta Antonio de 1901
- Sankta Dominiko de 1906
- Madono blanka
La preĝejo estas Monumento historia kaj protektata laŭ eksterlandaj vidpunktoj. Kermeso okazas la 27-an de junio.