Preĝejo Sankta Luko (Rezi)

Preĝejo Sankta Luko estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Rezi.

Preĝejo Sankta Luko
Aerfoto pri la preĝejo Sankta Luko en Rezi
Aerfoto pri la preĝejo Sankta Luko en Rezi
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Rezi
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Veszprém
dekanujo Keszthely
paroĥo Hévíz
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 22 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La gotika kirko estis konstruita en la 14-a jarcento, sed la turkoj detruis ĝin. Inter 1723-1746 oni rekonstruis ĝin, sed oni profitis kelkajn restintajn murojn. En 1750 pro incendio la preĝejo bruldetruiĝis, poste la rekonstrua aspekto estis baroko. En 1908 la sanktejo estis malkonstruita kaj en tiu loko oni konstruis krucnavon, poste novan sanktejon kaj sakristion. En la sama jaro oni kreis orgenon. Inter 1992-1995 la plena preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola sur monteto en korto. En la korto ankaŭ statuo pri Sankta Floriano estas videbla. Al la enirejo ŝtupoj kuras. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. En ties mezo malsupre la enirejo funkcias. La turo estas apogita kun 2 pilieroj. Ankaŭ la navo havas pilierojn. La absido estas multlatera. Interne en la ĉefaltaro statuo pri Sankta Luko estas. En finoj de la krucnavo po unuj altaroj funkcias.

La preĝejo havas bonan akustikon, tial somere oni aranĝas ankaŭ orgenajn koncertojn.

Kermeso okazas en la 18-an de oktobro.

Fontoj redakti