Preĝejo Sankta Mikaelo (Arló)
La preĝejo arkianĝelo Sankta Mikaelo estas romkatolika historia monumento en grandvilaĝo Arló (Hungario).
Preĝejo Sankta Mikaelo | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Arló |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
dekanujo | Ózd |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novbaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio
redaktiOrigine gotika kirko estis konstruita en 1486. Inter 1576-1698 la kalvinanoj uzis ĝin, poste plene ĝi estis trakonstruita inter 1732-1792. La turo konstruiĝis en 1786. Nur tre malgrandaj partoj restis el la mezepoko. La orgeno estis kreita en 1905. En la 1990-aj jaroj plena renovigo okazis.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas en korto, kie ankaŭ ŝtona kruco estas videbla. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La turopinto estas bulboforma. La navo finiĝas en plurlatera absido. Ankaŭ sakristio kaj kapelo aliĝas al la navo. La internaj instalaĵoj estis faritaj en la 18-a jarcento.
Fontoj
redakti- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]