Preĝejo Sankta Mikaelo (Bucsu)
La preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Bucsu.
Preĝejo Sankta Mikaelo | |
---|---|
Preĝejo Sankta Mikaelo en Bucsu
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bucsu |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas (Hungario) |
diocezo | Szombathely |
dekanujo | Szombathely |
paroĥo | en Torony |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
lokigo de altaro | 1968 |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La vilaĝa gotika kirko estis konstruita en la 13-a aŭ 14-a jarcento. Dum la 17-a jarcento la luteranoj uzis la preĝejon. En 1673 la katolikoj reakiris la konstruaĵon. En la 18-a jarcento ĝi estis barokigita, samtempe oni faris pli novajn meblojn, predikejon, altarojn. La orgeno estis kreita en 1890, trakonstruita en 1926, 1948 kaj 1956. Inter 2011-2013 la preĝejo plene estis renovigita.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en parko. La fasado estas simetria, meze vestiblo plene reliefas. La kvadrata turo elkreskiĝis el la simpla navo. En la maldekstra navoflanko sakristio estas videbla.