Preĝejo Sankta Mikaelo (Pocsaj)
Grek-katolika preĝejo de arkianĝeloj Sankta Mikaelo kaj Sankta Gabrielo estas religia Monumento historia en Hungario, en Pocsaj.
Grek-katolika preĝejo de Pocsaj | |
---|---|
Grek-katolika preĝejo en Pocsaj
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Pocsaj |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Hajdú-Bihar |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
Laŭ la onidiro la nun videbla preĝejo estas jam la 3-a. La unuan oni konstruis el ligno antaŭ la turkoj, kiu baldaŭe bruldetruiĝis. La samo okazis kun la 2-a preĝejo. La nun videbla preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo konstruiĝis el briko en 1743, sed aliaj supozas, ke ĝi konstruiĝis en 1778. Baldaŭe kelkfoje la konstruaĵo renoviĝis, lastfoje en 1984.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo havas turon, kiu kreskiĝis rekte el la navo. La sanktejo estas duonronda. Interne sur la baldakeno estas 4 malfreskoj pri Anĝela Saluto, Naskiĝo de Kristo, Resurekto kaj Pentekosto. Sur la flankomuroj same estas malfreskoj pri Sankta Triunuo kaj Pieta. Ĉiuj estis pentritaj en la 1950-aj jaroj. La fenestraj bildoj fariĝis en 1966 kaj prezentas Sanktan Mikaelon, Sanktan reĝon Stefanon kaj Dipatrinon.
Kermeso okazas la 8-an de novembro.