Preĝejo Sankta Nikolao (Ölbő)
La preĝejo Sankta Nikolao estas romkatolika konstruaĵo en vilaĝo Ölbő (Hungario).
Preĝejo Sankta Nikolao | ||
---|---|---|
Preĝejo Sankta Nikolao en Ölbő
| ||
filial church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Ölbő | |
Geografia situo | 47° 18′ 1″ N, 16° 51′ 31″ O (mapo)47.30030340746716.858562014625Koordinatoj: 47° 18′ 1″ N, 16° 51′ 31″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Vas (Hungario) | |
diocezo | Szombathely | |
dekanujo | Sárvár | |
paroĥo | zorganta paroĥo en Rábapaty | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiLa mencio pri la vilaĝo okazis en 1327 laŭ tiama ortografio Ikhazas Ilbu (Eklezia Ölbő), do jam tiam Ölbő havis kirkon. Supozeble ĝi estis konstruita en la 13-a jarcento. Laŭ plia dokumento en 1596 kaj la pastro kaj la vilaĝanoj estis jam luteranoj. En 1660 jam la katolikoj havis la kirkon, samtempe la katolika grupo estis refondita. En 1758 la preĝejo jam estis kaduka, tial oni faris la necesajn laborojn. La preĝejo estis rekonstruita denove en 1857, pligrandigita en 1936, renovigita en 1968. La orgeno estis farita en 1892, trakonstruita en 1947.
Konstruaĵo
redaktiLa kirko situas sola laŭ vojo. Antaŭ la konstruaĵo estas statuo pri Johano Nepomuko. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. La fasado havas ankoraŭ 2 malplenajn niĉojn kaj super la enirejo kvarangulan kaj rondan fenestrojn. La turopinto estas piramido. Sakristio aliĝas al la absido.
Kermeso okazas en la 6-an de decembro.
La preĝejo estas videbla ankaŭ en la vilaĝa blazono.
Fontoj
redakti- hungare kun fotoj
- [1] Arkivigite je 2019-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]