Preĝejo Sankta Triunuo (Tiszakécske)

Katolika preĝejo Sankta Triunuo en Tiszakécske

La paroĥa preĝejo Sankta Triunuo estas sakrala monumento historia (ekde 1970) en urbo Tiszakécske (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo en Tiszakécske
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo en Tiszakécske
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tiszakécske
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
dekanujo Kecskemét
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 18151820
Specifo
Enhaveco 1200 homoj
Longo 35 m
Larĝo 14 m
Alto 40 m (turo)
lokigo de altaro 1970
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Tiszakécske, Kőrösi u. 1.
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri paroĥo en la iama Kécske okazis en 1500. Dum dominado de turkoj la kirko ruiniĝis, sed en 1747 ĝi estis rekonstruita. Tamen en la sama loko pli nova kirko estis konstruita inter 1815-1820. En 1869 ĝi bruldetruiĝis, sed poste oni faris la necesajn renovigajn laborojn. La orgeno estis kreita en 1835, trakonstruita en 1904 kaj 1968. La 3 sonoriloj estis faritaj en 1899, 1925 kaj 1963. Dum la 2-a mondmilito pro eksplodo de mino la fenestroj rompiĝis. La muroj en 1962 ekstere estis restaŭritaj, plene novaj fenestroj estis faritaj en 1966. La internaj muroj estis pentritaj en 1977.

Revolucio (1956) redakti

Dum la revolucio amaso la pacema ariĝinta loĝantaro abrupte estis mitralita fare de batalaviadilo. Ĉiuj rifuĝis en la preĝejon, tamen multaj mortis aŭ grave vundiĝis. Post la tuja helpo en la preĝejo oni uzis eĉ ĉiujn tukojn preĝejajn.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola laŭ la ĉefplaco, antaŭe krucifikso (1844), statuo pri Johano Nepomuko (1853) kaj iomete for monumento pri hungara revolucio de 1956 estas videblaj. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, plej supre la turo altiĝas. La fasado havas krom la fenestroj du niĉojn, ene statuoj pri Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. La navo finiĝas en rektangula absido pli mallarĝa, ol la navo kaj flanke sakristion. La 3 altaroj estas klasikismaj.

La preĝejo havas lignan statuon pri Sankta Maria el la 18-a jarcento, sakralan libron el 1612 kaj predikaro el 1631.

Kermeso okazas en dimanĉo de Sankta Triunuo.

Fontoj redakti