Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Szeghalom)
La paroĥa preĝejo Senmakula Koncipiĝo estas sakrala historia monumento en urbo Szeghalom (Hungario).
Paroĥa preĝejo Senmakula Koncipiĝo | |
---|---|
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szeghalom |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Békés |
diocezo | Szeged-Csanád |
dekanujo | Gyula |
paroĥo | loke, sed la zorganto en Körösladány |
Dato de konsekro | 1892 |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Antal Cziegler |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Szeghalom, Szabadság tér 1. |
Historio redakti
La unua mencio pri la paroĥo okazis ĉirkaŭ 1230. Dum dominado de turkoj la paroĥo neniiĝis, la restintaj loĝantoj sekvis la kalvinismon. Post kelkaj jarcentoj oni konstruis grenejon, sub ĝin kelojn. La konstruado finiĝis en 1805. Tamen la loka bienulo trakonstruis ĝin kapelo en 1869, tial la katolikoj jam havis diservojn loke kaj ne en Körösladány. La kapelo estis agnoskita kiel paroĥa kirko en 1892, samtempe konsekro okazis. En 1931 ĉirkaŭ la kirko oni kreis parkon, post jaroj ŝtuparon al la ĉefenirejo.
Konstruaĵo redakti
La simpla kirko situas sola sur holmo farita antaŭ 4 jarmiloj. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo, pli supre malgranda rondfenestro estas videbla. En 1901 novaj benkoj, en 1936 nova altartablo estis kreita. La iama grenejo ne havas turon, tial sonorilostablo funkcias apud la preĝejo.