Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Zalacsány)
Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (hungare Szeplőtelen Fogantatás) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Zalacsány.
Paroĥa preĝejo de Senmakula Koncipiĝo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Senmakula Koncipiĝo en Zalacsány
| |
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Zalacsány |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
diocezo | Veszprém |
dekanujo | Zalaszentgrót |
Statuso | paroĥa kirko |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
En Zalacsány estis kirko Sankta Mikaelo dum la mezepoko. En erao de la kontraŭturkaj bataloj verŝajne ĝi plene ruiniĝis, poste en 1749 ĝi estis rekonstruita. La nova patrono estis Senmakula Koncipiĝo ekde 1899. En 1913 oni konstruis la sakristion kaj la oratorion. La orgeno ekfunkciis en 1928, renovigaj laboroj okazis en la 1960-aj jaroj, ekstere en 2013. Arkeologoj ne esploris la preĝejon, videbla mezepoka parto ne estas videbla.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola ĉe vojkruciĝo. Ĉe la preĝejo troviĝas ŝtona kruco el la 19-a jarcento. La preĝejo havas kvadratan turon, kiun sekvas la navo. Super la enirejo en niĉo situas statuo Immaculata (Senmakula). Dekstre de la navo la etaĝa oratorio, maldekstre la sakristio aliĝas. La navo finiĝas en plurlatera absido.