Preĝejo Stefano la 1-a (Écs)
Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika preĝejo en Hungario, en vilaĝo Écs.
Preĝejo de Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | |
---|---|
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Écs
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Écs |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La romanika kirko estis konstruita en la 11-a jarcento. Ekstere ankaŭ nun estas videblaj kelke da originaj fenestroj. En la 18-a jarcento kaj ankaŭ en la sekva jarcento la preĝejo trakonstruiĝis, tial ĝi havas barokan kaj klasikisman partojn. La orgeno estas aŭdebla de 1870. En 1983 la turo ricevis novan supron. Plena renovigo okazis en 1992.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo havas unu turon super la ĉefenirejo. La sanktejo estas duonronda. Bildo de la ĉefaltaro prezentas reĝon Stefanon la 1-an, kiam li dediĉas la hungaran kronon al Sankta Maria. La predikejo fariĝis en 1800 kaj la 4 evangeliistoj ornamas ĝin. Parto de la skulptaĵoj devenis el Győr. La flanka altaro estas dediĉata al Sankta Antonio el Padovo.