Preĝejo Stefano la 1-a (Szentkirályszabadja)

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Szentkirályszabadja.

Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Szentkirályszabadja
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Szentkirályszabadja
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szentkirályszabadja
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
Dato de konsekro 2012 (lastfoje)
Konsekrinto Gyula Márfi
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence romaniko, poste gotiko, fine baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio

redakti

La preĝejo estis konstruita en la 13-a jarcento, baldaŭ ĝi trakonstruiĝis laŭ gotiko. En 1552 la turkoj faris detruojn en la preĝejo. Tiutempe la loĝantoj grandparte estis jam kalvinanoj, ili uzis la katolikan preĝejon. En la 1670-aj jaroj la katolikoj reakitis ĝin. En 1789 la navo estis pligrandigita jam kiel baroko kaj la preĝejo ankaŭ renoviĝis. En 1913 denovaj renovigaj laboroj okazis, en la sekva jaro alvenis la orgeno. En 1980 ĉesis la paroĥa funkcio, la zorganto estis Paloznak. En 2001 renovigaj laboroj komenciĝis. la fasadon kaj oni konstruis turon. La freskoj estis pentritaj inter 1798-1801. En 2012 la preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo

redakti

La preĝejo situas sola apud la tombejo. La fasado estas simetria, la kvadrata turo reliefas kaj altiĝas meze. La enirejo funkcias tra la turo. La turopinto estas piramido. La turo kaj la navo havas apogpilierojn. La absido estas duonronda. Sakristio kaj kripto aliĝas al la navo.

Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.

Fontoj

redakti
 
Aerfoto
 
Aerfoto