Paloznak
Paloznak estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo, municipo kaj somera banloko en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Balatonfüred. La slavdevena nomo signifas: ĉe vinberejo.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 400
- Poŝtkodo: 8229
- Telefonprefikso: 87
Situo redakti
Paloznak situas laŭ norda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely inter Balatonalmádi kaj Balatonfüred.
Historio redakti
Tiu loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis en 1079. Dum dominado de turkoj la vilaĝo restis daŭre loĝata.
Paloznak apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak. Vilaĝservoj estas biblioteko, interretejo, kuracejo, etapoteko, migra poŝto.
Famuloj redakti
En Paloznak mortis akvopilkisto Péter Rusorán.
Vidindaĵoj redakti
- Preĝejo Stefano la 1-a (Paloznak)
- muzeeto
- 3 ornamaj putoj
- kalvinana kampanilo