Preĝejo Stefano la 1-a (Tótkomlós)

La paroĥa preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas sakrala konstruaĵo en urbo Tótkomlós (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Tótkomlós
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Tótkomlós
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tótkomlós
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Békés
diocezo Szeged-Csanád
dekanujo Orosháza
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Tótkomlós, Erzsébet utca 1/a
vdr

Historio redakti

En ekstera parto de Tótkomlós jam estis romanika Kapelo Stefano la 1-a (Tótkomlós) en la 12-a jarcento (aŭ pli frue). Ekde dominado de turkoj la loĝantoj jam estis protestantoj. La sporadaj katolikoj en Tótkomlós apartenis eklezie al Maroslele. La eklezia grupo fondiĝis en 1893 kaj akiris memstarecon en 1921. Intertempe lerneja kapelo estis konstruita en 1900. La kirko mem estis konstruita en 1938 kun paroĥa rajto. La paroĥo estis preta en la sekva jaro. Ambaŭ sonoriloj estis faritaj same en 1938, la orgeno estis kreita en 1968.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas ene de la urbo en korto. La fasado estas malsimetria, ĉar la kvadrata turo altiĝas en la dekstra flanko. La turpinto estas piramida. En la fasado ĉirkaŭ meze 3 arkadoj reliefas, sed nur la meza arkado gvidas al la enirejo. La navo finiĝas en kvarangula absido, kiu estas pli mallarĝa kaj malalta, ol la navo. Malgranda kvarangula sakristio aliĝas al la absido.

Kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.

Fontoj redakti

 
Interna spaco