Preĝejo anĝeloj Mikaelo kaj Gabrielo (Létavértes)
Grek-katolika preĝejo anĝeloj Mikaelo kaj Gabrielo en Létavértes
La grek-katolika paroĥa preĝejo anĝeloj Mikaelo kaj Gabrielo estas sakrala historia monumento en urbo Létavértes, iam en Nagyléta (Hungario).
Grek-katolika paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo kaj ĉefanĝelo Gabrielo | |
---|---|
Paroĥa grek-katolika preĝejo Sankta Mikaelo kaj ĉefanĝelo Gabrielo en Létavértes
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Létavértes |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Hajdúdorog |
dekanujo | Nyíradony |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko-klasikismo |
Konstruado | 1837–1849 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
Por rutenoj oni konstruis tiu ĉi kirkon inter 1837 kaj 1849. Tamen post la konstruo la rumanoj uzis ĝin. Ili fondis paroĥon jam en 1750. Interne la ikonostazo estis preta nur en 1894. La sankteja bildo estis pentrita en 1942, la plafona sekpentraĵo en 1958, la vitra mozaiko en fenestro en 1966.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en korto, sed en la korto troviĝas ankaŭ ŝtona kruco. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. La ĉefenirejo troviĝas sub la turo. En la turo 2 sonoriloj loĝas. La navo finiĝas en duonronda absido, kiu iomete estas pli malalta kaj mallarĝa, ol la navo.