Preĝejo anĝeloj Mikaelo kaj Gabrielo (Létavértes-Vértes)

Grek-katolika preĝejo anĝeloj Mikaelo kaj Gabrielo en Vértes

La grek-katolika paroĥa preĝejo anĝeloj Mikaelo kaj Gabrielo estas sakrala historia monumento (deklarita en 1992) en urbo Létavértes (Hungario), iam en vilaĝo Vértes.

Grek-katolika paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo kaj ĉefanĝelo Gabrielo
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Létavértes
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Hajdúdorog
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado 18371838
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 4283 Létavértes, Bács u. 12.
vdr

Historio

redakti

La rumanaj loĝantoj fondis paroĥon en 1754 en Vértes. La kirko estis konstruita en la jaroj 1837 kaj 1838. Interne la ikonostazo estis preta nur en 1894.

Konstruaĵo

redakti

La konstruaĵo situas sola en korto inter arboj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La ĉefenirejo troviĝas tra la turo. En la turo 2 sonoriloj loĝas. La navo finiĝas en hufoforma absido, kiu iomete estas pli malalta kaj mallarĝa, ol la navo. Interne la freskoj estis pentritaj en 1958. La altara bildo estis pentrita en 1840.

Kermeso okazas en la 8-an de novembro.

Fontoj

redakti