Preĝejo Ĉieliro de Maria (Ercsi)

Preĝejo de Ĉieliro de Maria estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Ercsi, kie ĝi troviĝas en la urbocentro.

Paroĥa preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Ercsi
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Ercsi
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ercsi
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
Dato de konsekro 1781
Konsekrinto Ignác Sellyei Nagy (unua episkopo de Székesfehérvár)
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17621767
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua kirko konstruiĝis en la tiama Erchy en 1332, kiun la turkoj okupis post 1526. Dum dominado de turkoj franciskanoj el Bosnio aranĝis la religiajn servojn. En 1698 oni konstruis preĝejon ĉe la Danubo. Familio Szapáry [sapAri] konstruis la nun videblan preĝejon en la 1760-aj jaroj. La unua orgeno alvenis en 1778, la sekvaj en 1912 kaj 1948. Ekde 1855 la preĝejo invitas pilgrimantojn.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola sur malgranda monteto kaj havas unusolan brikoforman navon. En la mezo de la fasado situas la turo. Sub la turo estas la enirejo. La sanktejo estas duonronda, apude situas la sakristio. La interna bildo estis pentrita en 1772. La barokaj mebloj kaj la predikejo estis faritaj en la 18-a jarcento. Sankta bildo pri Dipatrino estas videbla ĉe la flanka altaro pri sankta Jozefo.

Kermeso kaj ankaŭ pilgrima tago okazas la 15-an de aŭgusto aŭ en la proksima dimanĉo.

Fontoj redakti