La Preĝejo de Ĉiuj estas konstruaĵo (iam sinagogo ĝis 1964) en Hungario, en urbo Budapeŝto, en distrikto Kőbánya.

Preĝejo de
Ĉiuj
sinagogo • Protestanta kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Kőbánya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito novprotestanta ekumeno
Arkitektura priskribo
Konstruado 19091912
Specifo
Longo 22 m (interna parto)
Konstrumaterialo masonita el ŝtono, briko kaj betono
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La sinagogo ekfunkciis antaŭ la 1-a mondmilito kune kun lernejo, rabenodomo, kuirejo kaj kun loĝejoj por maljunuloj. En 1964 la judoj forvendis la konstruaĵon, poste ĝi estis laŭvice muzeo, teatro, deponejo. En 1989 Religia Grupo de Preĝejo de Ĉiuj aĉetis ĝin kaj post 2 jaroj tiu societo funkciigas ĝin, kiel religia kaj kultura centro kaj tie funkcias ankaŭ instituto por alkoholuloj kaj drogaĉuloj.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo estas ekstere ornamriĉa. La ĉefa kupolo estas 32 m-ojn alta. En la centro de la konstruaĵo estas areo okangula, al kio diversaj ĉambroj aliĝas. Laŭ la kutimo galerio situas sub la kupolo.

Fontoj redakti

 
Interna parto de la konstruaĵo