Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Kőszegszerdahely)

Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Kőszegszerdahely, laŭ la ĉefvojo.

Preĝejo de
Ĉiuj Sanktuloj
Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Kőszegszerdahely
Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Kőszegszerdahely
filial church • kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kőszegszerdahely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Dato de konsekro 1674
Statuso paroĥa preĝejo de 1698
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Laŭ dokumento paroĥo kaj romanika kirko funkciis en tiu loko jam en 1548. Laŭ arkeologoj ĝi estis fortresopreĝejo ĉirkaŭita per defenda muro. Baldaŭe luteranoj profitis ĝin. La navo estis trakonstruita en 1744, poste la turo en 1752. En 1757 oni mencias lignan predikejon kaj 3 altarojn. En 1975 oni restaŭris la preĝejon, tiam oni trovis romanikajn fenestrojn.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo havas unu navon kaj unu turon. La turo etendiĝas super la enirejo kaj kelke da fenestroj restis el la defenda periodo. Ĉe la ekstera enirejo estas videblaj skulptaĵoj pri Sankta Floriano kaj Johano Nepomuko. Interne sub la sanktejo estas kriptoj por familio Sibrik. Lastfoja entombigo okazis en 1980. La ĉefaltara marmora tablo estas nova kaj situas en centro de la sanktejo. Sub la sanktejaj fenestroj estas videblaj lignaj skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario), Ladislao la 1-a (Hungario), Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo.

Kermeso okazas en dimanĉo post 15-a de junio kaj ankaŭ en la 1-an de novembro.

Fontoj redakti

 
Vido al la preĝejo de Kőszegszerdahely