Preĝejo Naskiĝo de Maria (Gyöngyöspata)
La preĝejo Naskiĝo de Maria estas Monumento historia en Hungario, en mezo de urbo Gyöngyöspata, sur monteto.
Paroĥa preĝejo de Naskiĝo de Maria | ||
---|---|---|
Preĝejo de Naskiĝo de Maria en Gyöngyöspata
| ||
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Gyöngyöspata | |
Geografia situo | 47° 48′ 52″ N, 19° 47′ 23″ O (mapo)47.8143361119.78975556Koordinatoj: 47° 48′ 52″ N, 19° 47′ 23″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Heves | |
diocezo | Eger | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Alto | 32 m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiEn la 12-a jarcento en la tiama Pata 2 kirkoj funkciis. Tiu ĉi kirko dum la historio ofte estis trakonstruita, ekzemple en la 15-a jarcento laŭ gotika stilo, poste en la 17-a jarcento ĝi plene trakonstruiĝis. En 1766 sub la sanktejo oni konstruis kriptojn. En 1853 la turo denove iĝis gotika. En 1829, 1887, 1946 oni renovigis la preĝejon, en 1968 unue arkeologia esplorado, poste renovigo okazis en 1976. Tiutempe nova orgeno alvenis.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola havanta altan turon, 3 navojn, sakristion kaj sanktejon. La turo en la supra parto estas okangula, la sanktejo same estas okangula, sed kun 3 anguloj aliĝas al la navo. Interne en kelkaj lokoj mezepokaj bildo-fragmentoj restis. La altaro estas unika en Eŭropo, ĝi prezentas devenon de Jesuo, kiel arbo. La branĉoj ĉirkaŭas bildon pri naskiĝo de Sankta Maria. Super la branĉaro estas videbla Sankta Maria kun bebo Jesuo.