Preĝejo Sankta Andreo (Fertőd)

Preĝejo de Sankta Andreo estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Fertőd.

Preĝejo de
Sankta Andreo
Preĝejo de Sankta Andreo en Fertőd
Preĝejo de Sankta Andreo en Fertőd
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Fertőd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 1889
Specifo
Alto 41 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum la mezepoko en tiu loko vilaĝo Süttör etendiĝis, kies preĝejo funkciis jam en la 12-a jarcento. En 1732 nova baroka preĝejo konstruiĝis, kiu malkonstruiĝis pro konstruo de la sekva preĝejo. La impona preĝejo konstruiĝis en 1889 por la tiutempa vilaĝo. Nuntempe pro la elstara orgeno (de 1935) oni aranĝas ankaŭ religiajn koncertojn.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola. La fasado havas meze altan turon, sed 2 malgrandaj turetoj situas ankaŭ ĉe la flankoj. Bildo de la ĉefaltaro prezentas Sanktan Andreon. Nomoj de la flankaltaroj estas Koro de Jesuo kaj Dipatrino.

Kermeso okazas en la 30-an de novembro.

Fontoj redakti