Preĝejo de Sankta Romano (Toledo)

La Preĝejo de Sankta Romano (Toledo, Hispanio) estis konstruita en la 13-a jarcento de stilo mozaraba mudeĥaro, kaj nune estas hejmo de la 'Muzeo de la Koncilioj kaj de la Kulturo de Visigotoj', kun pentraĵoj romanikaj de la 13-a jarcento kaj grava kolekto, kun kaj originaloj kaj kopioj, de visigota juvelarto, kun aliaj arkeologiaj restoj datataj inter la 6-a kaj la 8-a jarcento.

Preĝejo de Sankta Romano
kristana preĝejo [+]
Koordinatoj39° 51′ 30″ N, 4° 1′ 37″ U (mapo)39.85833333-4.02694444Koordinatoj: 39° 51′ 30″ N, 4° 1′ 37″ U (mapo)

Preĝejo de Sankta Romano (Kastilio-Manĉo)
Preĝejo de Sankta Romano (Kastilio-Manĉo)
DEC
Preĝejo de Sankta Romano
Preĝejo de Sankta Romano
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio

Map
Preĝejo de Sankta Romano
Vikimedia Komunejo:  Church of Saint Roman (Toledo) [+]
vdr
Mudeĥara turo de la Preĝejo de Sankta Romano.

Historio redakti

Ĝi estis konstruita sur la loko kie iam estis moskeo, kaj antaŭe visigota baziliko kaj eble antaŭe romia konstruaĵo.

Estis komencaj aludoj pri la paroĥo jam en la 12-a jarcento kaj la preĝejo ekfunkciis en 1221 fare de la arkiepiskopo Rodrigo Jiménez de Rada. La tradicio asertas, ke en ĝi kroniĝis reĝo Alfonso la 8-a de Kastilio la 26-an de aŭgusto de 1166.

Priskribo redakti

La preĝejo havas tri navojn, separitaj per hufoferaj arkoj kun alfiz (markoj) kiuj apogiĝas sur pilastroj kun visigotaj kaj romiaj kolonoj apuditaj kun kapiteloj reuzataj, de visigota deveno kelkakaze, distinge pro siaj korintiaj folioj.

Laŭlonge de la 13-a jarcento oni konstruis novan absidon kaj fortan turon (de stilo mudeĥara toleda, kun du superaj partoj kiel duobla sonorilturo, modelo por aliaj toledaj turoj); krome oni realigis murpentraĵojn je fresko en stilo romaniko kun figuroj kombinitaj kun ornamo tipe mudeĥara, konsideritaj la plej sudaj en Hispanio. La freskoj estas dividitaj en du areoj separataj de enskribaĵoj kie elstaras la kvar flugilevangeliistoj kaj reprezentoj de arkiepiskopoj, la sanktuloj Stefano kaj Laŭrenco, anĝeloj aŭ la Lasta juĝo.

En la 16-a jarcento, Alonso de Covarrubias dezajnis la absidon kun kupolo platereska de kasonoj en la ĉefkapelo; kaj oni kaŝis poste la pentraĵojn, pro kio oni perdis ilian konon ĝis la unua triono de la 20-a jarcento kiam oni remalkovris ilin. Je la 1940-aj jaroj ili estis rekuperitaj plej eble.

La Visigota Muzeo redakti

La muzeo enhavas arkeologiajn kolektojn de restoj el la 6-a, 7-a kaj 8-a jarcentoj, do la epoko de visigotoj en Hispanio. Estas ankaŭ kopioj de la oraj oferkronoj de la Trezoro de Guarrazar. Ĝi dependas el la Ministerio de Kulturo kaj estas vizitebla senpage.


Bildogalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti