Preĝejo Sanktaj Anĝeloj (Újbuda)

La Preĝejo de Sanktaj Anĝeloj estas moderna romkatolika preĝejo en Hungario, en ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Újbuda, en loĝkvartalo Gazdagrét.

Paroĥa preĝejo de
Sanktaj Anĝeloj
Preĝejo de Sanktaj Anĝeloj en Újbuda
Preĝejo de Sanktaj Anĝeloj en Újbuda
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Újbuda
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Dato de konsekro 2002
Statuso paroĥo de 2009
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Koppányi Imre
Konstruado 1990
Specifo
Enhaveco 800 sidlokoj
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Ĝis la 1980-aj jaroj en Gazdagrét estis nur familiaj dometoj, poste oni konstruis grandan betonan loĝkvartalon. Ekde 1989 oni aranĝis mesojn en la kulturcentro, baldaŭe en la gimnazio. Poste oni fondis paroĥon kaj konstruis modernan preĝejon, kiu estis preta jam en la nova jarmilo.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo trovis lokon sur monteto, tial ĝi estas bone videbla. Apud la preĝejo estas sportejo. Ekstere la konstruaĵo formas sonorilon kaj supre la elstaraĵo (kvazaŭ turo) estas kovrita per vitro.

Kermeso okazas en la 2-an de oktobro.

Fontoj redakti