Preĝejo Stefano la 1-a (Ozora)

Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Ozora.

Paroĥa preĝejo de
Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Ozora (aerfoto)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Ozora (aerfoto)
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ozora
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
Dato de konsekro 1740
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Alto 27 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En 1332 jam estis tie kirko, kiu detruiĝis dum dominado de la turkoj. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1728. La orgeno estis konstruita origine en 1914, sed en tiu preĝejo funkcias ekde 1970. La preĝejo estis renovigita en 1965 kaj en 1977.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en ĝardeno, sed proksime estas la kastelo. Antaŭ la preĝejo estas skulptaĵo pri Sankta Maria kun la infano, farita en 1865. En la ĝardeno estas ŝtona kruco de 1874 kaj monumento pri falintoj dum la 1-a mondmilito.

La konstruaĵo havas 3 partojn. La fasado estas nur la turo (sube estas la ĉefenirejo), kiun sekvas la unusola navo. La tria parto estas la multflanka sanktejo, sed en ambaŭ flankoj estis alkonstruitaj ĉambroj por sakristio kaj oratorio. Interne pilieroj tenas galerion por la orgeno.

Kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.

Fontoj redakti

 
Turo de la preĝejo
 
Alia aerfoto pri la preĝejo