Princino Leila de Irano (Leila Pahlavi) (Perse: لیلا پهلوی); ‎27-an de marto 1970 en Teherano10-an de junio 2001 en Londono) estis princino de Irano, la plej juna filino de ŝaho Mohammad Reza Pahlavi kaj lia tria edzino Farah Pahlavi.

Leila Pahlavi
لیلا پهلوی
Princino Leila Pahlavi
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1970 (1970-03-27)
en Irano Teherano, Irano
Morto 10-an de junio 2001 (2001-06-10) (31-jaraĝa)
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Londono, Unuiĝinta Reĝlando
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per veneno vd
Tombo Francio Cimetière de Passy, Parizo, Francio
Lingvoj persaangla vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Universitato Brown vd
Familio
Dinastio Dinastio de Pahlavi
Patro Mohammad Reza Pahlavi
Patrino Farah Pahlavi
Gefratoj Farahnaz Pahlavi • Reza Pahlavi • Ali Reza Pahlavi • Shahnaz Pahlavi vd
Edz(in)o needziniĝinta
Profesio
Okupo tradukistomodelo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis 9-jara, kiam ŝia familio estis devigita forlasi Iranon pro la venanta tiel nomata irana islama revolucio gvidata de Ruhollah Ĥomejni.

La patro de Leila mortis en la jaro 1980 en Egiptio. Poste la tuta familio translokiĝis en Usonon, kie la princino fariĝis vizitantino de ĉiutaga ŝtata lernejo en Rye en Novjorkio. Poste ŝi elektis privatan studadon en Universitato de Brown, kiun ŝi finis en la jaro 1992.

Princino Leila neniam edziniĝis. Plimulton de sia tempo ŝi dediĉis al vojaĝado inter la domo en Connecticut kaj Eŭropo.

Leila Pahlavi estis malsana pro anoreksio. La 10-an de junio 2001 ŝi estis trovita morta en sia ĉambro en hotelo Leonard en Londono. Ŝi estis sepultita en pariza tombejo Cimetière de Passy, apud sia avino - Farideh Ghotbi Diba.