Prislip
Prislip ukraine Присліп, hungare Pereszlő [pereslO], slovake Prislop estas malgranda vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Miĵgirja. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Priszlop [prislop].
Bazaj informoj redakti
- 48° 41′ 34″ N 23° 31′ 46″ O / 48.69278 °N, 23.52944 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 41′ 34″ N 23° 31′ 46″ O / 48.69278 °N, 23.52944 °O (mapo)
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: 711 m
- Loĝantaro: 850
- Poŝtkodo: 90014
- Telefonprefikso: 03146
Situo redakti
Historio redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1642. En 1910 vivis en Pereszlő 1391 loĝantoj (rutenoj en majoritato, germanoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Ökörmező, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Prislip. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj redakti
- grekokatolika ligna preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao kaj sonorilostablo de 1795, en 1968 renovigita