Miĵhirja

(Alidirektita el Miĵgirja)

Miĵhirja (ukraine Міжгір'я, ruse Межгорье (meĵgore), hungare Ökörmező) estas urbotipa loĝloko en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Miĵgirja, kies distriktejo estas. La nomo signifas: inter montoj, kion la kvazaŭurbo ricevis en 1953. Pli frue nomiĝis Волове Поле (=volove polje), kiu signifas eksvirbovo (aŭ kastrita taŭro), tio estis tradukita el la hungara nomo.

Miĵhirja
urbotipa loĝloko en Ukrainio • vilaĝo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 90000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 567  (2019) [+]
Loĝdenso 1 443 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 32′ N, 23° 30′ O (mapo)48.52861111111123.501944444444Koordinatoj: 48° 32′ N, 23° 30′ O (mapo) [+]
Alto 437 m [+]
Areo 6,63 km² ( 663 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Miĵhirja (Transkarpatio)
Miĵhirja (Transkarpatio)
DEC
Miĵhirja
Miĵhirja
Situo de Miĵhirja
Miĵhirja (Ukrainio)
Miĵhirja (Ukrainio)
DEC
Miĵhirja
Miĵhirja
Situo de Miĵhirja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mizhhiria [+]
vdr
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Taĉiv en Transkarpatio
Blazono de Miĵgirja

Bazaj informoj redakti

 
Miĵhirja, marto
 
Miĵhirja, majo

Situo redakti

Miĵhirja situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Ĥust (urbo)-Volovec. La lasta urbo kune kun fervojo troviĝas 40, Ĥust 65 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1415 pri la komunumo. Greko-katolika preĝejo konstruiĝis en la 19-a j.c. En 1910 el la 3649 da loĝantoj estis 2678 da rutenoj, 695 da germanoj kaj 266 da hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon Ökörmező apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Ökörmező, kies distriktejo estis. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Ökörmező/Volove Polje. Ekde 1945 Volove Polje/Miĵhirja apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio, ricevanta la statuson urbotipa loĝloko en 1947.