Privilegia Vojo al Lingvoscio: Esperanto
Privilegia Vojo al Lingvoscio: Esperanto estas legolibro verkita de Vilho Setälä kaj eldonita de Fondumo Esperanto el Helsinko. La libro servas al komencantoj. Ĝi uzas la rektan metodon, sen uzado de naciaj lingvoj[1].
Privilegia Vojo al Lingvoscio: Esperanto | ||
---|---|---|
![]() | ||
Aŭtoro | Vilho Setälä | |
Eldonjaro | 1958 | |
Urbo | Helsinko | |
Eldoninto | Fondumo Esperanto | |
Paĝoj | 128 | |
Enhavo redakti
La libro enhavas 52 ĉapitrojn, aranĝitajn en du partojn. La unua klarigas la plej gravajn gramatikajn regulojn de Esperanto en dialogoj kaj simplaj tekstoj. La dua rakontas pri gajaj aventuroj de malgrandaj bestoj: du kokoj, Keko kaj Riko, ilia fratino Konjo, malgranda porko Poĉjo, aranĝitaj je la monatoj de la jaro.
Vortaro redakti
En la unua parto, ĉiuj novaj vortoj estas klarigitaj per simplaj difinoj aŭ desegnoj. Ekde Lekcio 31 la lernanto devas uzi la vortaron en la lastaj paĝoj de la libro. Foje novaj vortoj estas klarigitaj en krampoj. La tuta vortprovizo konsistas el 1400 vortoj.
Referencoj redakti
- ↑ Vilho Setälä, Privilegia Vojo al Lingvoscio: Esperanto, Fondumo Esperanto, Helsinko, 1977, p. 3