Projekta diskuto:Ŝablonoj/Arĥivo5

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Tlustulimu in topic Ŝablono:parlamento

Ŝablono:Rusia urbo gm ŝanĝiĝu al Ŝablono:Informkesto rusia urbo redakti

Saluton. Kies roboto povas aranĝi la anstataŭigan proponon de {{Rusia urbo gm}}? Do ni jam havas la ŝablonon {{Informkesto rusia urbo}}, kiu sekvas la nomskemon por informkestoj. Krome la informkeste nomita ŝablono poste estu tiel ŝanĝata, ke ĝi havu nomitajn parametrojn. La nenomitaj malfaciligas aldonojn. --Tlustulimu 14:03, 2 Jul. 2011 (UTC)

Saluton. Nun eĉ ekzistas tria ŝablono, nome {{Rusurbo}}. Mi proponas, ke ni uzu ĝian kodon, sed en {{Informkesto rusia urbo}}, kun aldono de la nenomitaj parametroj. Tiam la artikoloj devus plu bone aspekti. Ĉu mi jam kreu ŝablonan provejon por tio? --Tlustulimu 10:41, 18 Aŭg. 2011 (UTC)
Saluton. Mi kreis la ŝablono {{Rusurbo}} ĉar mi volis ke ĉiaj artikoloj pri rusiaj urboj havus sama stilo kaj uzus {{Geokesto}} por havi sama stilo kun ĉia eoViki. Krome mi volis io pli facile ol {{Geokesto}} kiu havas multajn superfluajn linio. Sed nuntempe komprenas ke ĝi ne estos tre mallonga. Do ni simple povas uzi Geokesto. Sed se vi opinias ke ni bezonas separata ŝablono por rusiaj urboj mi finos {{Rusurbo}} kaj transigos al {{Informkesto rusia urbo}} (kvankam mi plaĉas bone rusurbo ĉar ĝi estas pli mallonga). --Maximkaaa 11:21, 18 Aŭg. 2011 (UTC)
Intertempe la menciitaj ŝablonoj pri rusaj urboj estis anstataŭitaj per pli taŭgaj ŝablonoj kaj forigitaj, tiel ke mi povas retiri mian proponon. :-) --Tlustulimu (diskuto) 13:12, 6 sep. 2019 (UTC)Reply

Traduk-ŝablono redakti

Ekzistas Ŝablono:Tradukitaĵo, Ŝablono:Tradukita, "Traduko" (ekde 2014-04-23 alidirektilo al Ŝablono:Tradukita), Ŝablono:Tradukon, Ŝablono:Traduki kaj Ŝablono:Traduku. Laŭ mi necesas nur unu ŝablonon por averti, ke la paĝo tradukendas, kaj (nenecese) unu ŝablonon por averti en la diskutpaĝo, ke tiu paĝo estas kreita de traduko el alilingva Vikipedio. Kion vi pensas? --→ Airon 14:11, 12 Jul. 2011 (UTC)

Jes eble du ekz : traduko kaj traduku.--pino 14:53, 12 Jul. 2011 (UTC)
Jes, vere necesas du tiaj ŝablonoj. Unu informu pri tradukendaj artikoloj kaj la alia pri tradukaĵo el aliaj lingvoj. La problemo ankaŭ estas, ke ĉiu ŝablono, kiu informas pri tradukaĵoj, havas alian sintakson. Do unue ni elektu la sintakse plej taŭgan kaj poste ni ŝanĝu al ĝi. Por informoj pri tradukaĵo mi preferas {{Tradukitaĵo}}, kies titolo krome plej klaras. Krome ni iel kunfandigu {{Tradukon}} kaj {{Esperantigu artikolon}} sub {{Traduku}} (momente alidirektilo).
Bonvolu atenti pliajn opiniojn, antaŭ ol vi ekagus pri tio, Airon. --Tlustulimu 17:16, 12 Jul. 2011 (UTC)
Logike ;)
Mi ankaŭ volas kunfandi la ŝablonojn Esperantigu parametrojn kaj Esperantigu sekcion, eble aldonante parametron "komento" en la ŝablono, por ke ni plifacile komprenas kio tradukendas.
Pri la diskuto, mi preferas uzi la ŝablonon Tradukaĵo pro la parametroj (sed mi ŝanĝus iomete la kodon) kaj Tradukon pro plitrafaj parametroj kaj teksto --→ Airon 10:11, 13 Jul. 2011 (UTC)

Mi ĵus anstaaŭigis Ŝablono:Traduki al Ŝablono:Tradukon kaj "Ŝablono:Traduko" al Ŝablono:Tradukita. Por aliaj bezonatos iometete pli da diskuto. --KuboF (diskuto) 16:54, 23 Apr. 2014 (UTC)

Apartigilaj ŝablonoj redakti

Saluton, jen kelkaj proponoj:

Kion vi pensas pri tio? --→ Airon 08:52, 21 Jul. 2011 (UTC)

Projekto:Geografiaj koordinatoj redakti

Saluton. La 25an de aprilo mi kreis novan rilatan projekton Projekto:Geografiaj koordinatoj. Ĝi sufiĉe ofte bezonas novajn ŝablonojn, kiuj grandparte estas tradukeblaj el alilingvaj vikipedioj. La bazan strukturon de la projekto mi kreis el la germana versio. Sed al iu subpaĝo mi aldonis partojn laŭ la franca vikipedio. Kiu emas helpi ĉe tio? Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:02, 30 Apr. 2012 (UTC)

Saluton. Kaj la 3-an de decembro mi kreis rilatan helpopaĝon, nome Helpo:Geografia lokigo. Mi kreis ĝin parte laŭ la franca paĝo, kvankam mi apenaŭ komprenas la lingvon. Sed diversaj skajpanoj helpis al mi traduki kelkajn tekstojn. Krome mi ofte devis ion alĝustigi al la ĉiteaj kondiĉoj, ĉar nia ŝablonaro estas sufiĉe malsimila al la franca.
Ĉu iu havas proponon pri menciindaj ŝablonoj? Se jes, donu laŭeble eĉ ekzemplon, se eblas. Krome mi ne povas imagi, ke nur la esperanta, franca kaj nederlanda vikipedioj havas tian helpopaĝon. Ĉu eble en pliaj alilingvaj vikipedioj ekzistas tia paĝo? Se jes, sub kiuj titoloj? --Tlustulimu (diskuto) 21:37, 25 Dec. 2012 (UTC)

Ŝanĝado de ŝablon-nomo en artikoloj post alinomigo de ŝablono redakti

Post alinomigo de ŝablono restas en artikoloj malnova ŝablon-nomo, kio kutime ne malhelpas ĉar per alidiriektilo ĉio glate glitas. Ĉu vi pensas ke indas ŝanĝi ŝablon-nomon en artikoloj? En iuj vikipediojn oni tion faras sed mi ne certas ĉu avantaĝoj superus pezigon de serviloj. Por roboto tio estas simplega tasko. --KuboF (diskuto) 12:17, 16 Sep. 2012 (UTC)

Ŝablono:parlamento redakti

Bedaŭrinde ĝi mankas, kvankam ekzistas similaj en multaj vikioj, ekzemple en tiu angla: http://en.wikipedia.org/wiki/Template:Infobox_legislature --RG72 (diskuto) 14:04, 13 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, RG72. La petita informkesto jam ekde 2014 ekzistas sub la titolo {{Informkesto parlamento}}. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 13:17, 6 sep. 2019 (UTC)Reply
Saluton kara! Feliĉe! Dankon!RG72 (diskuto)

Lingvoindikaj ŝablonoj redakti

La greka? redakti

Estas multe da vortoj, precipe fakterminoj, por kiuj bonvenas indiko de la greka etimo. Tamen la atendebla ŝablono {{el}} havas tute alian signifon. Supozeble necesos uzi triliteran lingvokodon; kio cetere ebligus distingi inter la malnovgreka "grc" kaj la novgreka "gre" aŭ "ell". Sergio (diskuto) 13:34, 10 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, Sergio. La afero jam solviĝis, tiel ke nun {{el}} estas prilingva ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 13:12, 6 sep. 2019 (UTC)Reply

Ŝablono:Pariza metrostacio redakti

Al la nuna {{Pariza metrostacio}} mankas multaj informoj: geografiaj koordinatoj, korespondoj (trajno, buso, tramo), nombro da uzantoj, ktp. Mi ŝatus havi ŝablonon similan al tiu uzata en la franca Vikipedio, vidu ekzemple tiun paĝon. Kio estas la plej bona solvo?

Mutichou (diskuto) 15:45, 5 Jun. 2013 (UTC)

Saluton, Mutichou. Mi nun aldonas ion al {{Pariza metrostacio}}, sed tiel ke la nunaj artikoloj ne fuŝiĝos. Krome mi poste alinomigos al {{Informkesto Pariza metrostacio}}. Kiom da metrostacioj estas en Parizo? Se estas pli ol 20, aparta ŝablono povos resti.
Pri ŝablono por aliaj metroaj retoj mi okupiĝos poste. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 17:13, 5 Jun. 2013 (UTC)
Dankon! La ŝablono certe povas resti, ĉar estas proksimume 300 stacioj. Dume mi faros ŝablonon similan al tiu por pli bele afiŝi la liniojn. Mutichou (diskuto) 17:31, 5 Jun. 2013 (UTC)
Saluton, Mutichou. Mi ĵus vidis, ke via {{Pariza metroo/linio}} fakte estas funkcia duplikato de la pli malnova {{Pariza metroo}}. Mi foje kreis ĝin laŭ la germana ŝablono de:Vorlage:ÖPNV Paris kaj ĵus metis la intervikiajn ligilojn per Vikidatumoj. Do, via ŝablono nun ne plu facile estas ligebla intervikie. Ĉikaze vi ne kulpas, sed la antaŭe nekompletaj intervikioj ĉe la franca ŝablono. Krome {{Pariza metroo}} nur povas anstataŭigi {{Pariza metroo/linioj}}. Tamen ni povas konservi ĉiujn ŝablonojn. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 20:32, 5 Jun. 2013 (UTC)
Saluton, Mutichou. Mi hodiaŭ aldonis pliajn parametrojn al {{Informkesto stacio}}. Kaj mi ankaŭ aldonis informojn pri tio al la dokumentado. Kelkajn el la novaj parametroj mi jam aldonis al la artikoloj La Poterie (metroo de Rennes)‎ kaj J.F. Kennedy (metroo de Rennes)‎‎, tiel ke nun en ambaŭ artikoloj aperas eĉ ŝanĝeblaj mapoj kaj koordinatoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:34, 8 Jun. 2013 (UTC)
Saluton, Mutichou. Mi ĵus kreis la artikolon Denfert-Rochereau (pariza metrostacio). Ĉu mi ankoraŭ aldonu informkestan parametron pri la proprieto de la linio kaj stacio? --Tlustulimu (diskuto) 09:51, 10 Jun. 2013 (UTC)

Ŝablono:Informkesto stacio redakti

Saluton. En la dokumentado de {{informkesto stacio}} estas ekzemplo pri stacio en Norda Koreio. Ĉu mi analoge al la tie uzata ŝablono {{informkesto korea vorto}} kreu {{informkesto japana vorto}}? Se jes, kiuj skribvariantoj de japanaj vortoj estu menciataj en ĝi? --Tlustulimu (diskuto) 19:39, 19 Jun. 2013 (UTC)

Ŝablono:Informkesto Brazila subŝtato redakti

Saluton. Mi proponas iomete rearanĝi la kodon de {{Informkesto Brazila subŝtato}}. Mi jam kreis ŝablonan provejon kaj teston. En la proveja versio jam du bildaj parametroj estas arangataj per helpo de la Lua-modulo {{InfoboxImage}}. Krome mi proponas ŝanĝeton de la Lua-modulo, tiel ke ĝi akceptas la parametron center. --Tlustulimu (diskuto) 15:43, 20 Jun. 2013 (UTC)

  Farite --Tlustulimu (diskuto) 09:03, 21 Jun. 2013 (UTC)

Ŝablono:Informkesto alta konstruaĵo redakti

Saluton. Mi hodiaŭ kreis la ŝablonon {{Informkesto alta konstruaĵo}}, parte laŭ la germana ŝablono de:Vorlage:Infobox Hohes Gebäude. Sed mi ankoraŭ ne transprenis la tutan kompleton de ties parametroj. Ĉu iu havas proponon por la nova ŝablono? Ĝi jam videblas en la artikolo Transamerika Piramido. --Tlustulimu (diskuto) 15:42, 23 Jun. 2013 (UTC)

Saluton. Mi ĵus aldonis pliajn parametrojn, nome:
  • latitudo
  • longitudo
  • regiono-ISO
  • Mapo en angulo
kaj alĝustigis la ekzemplon en la dokumentado. Ĉu iu el vi havas proponon pri plia aldono? --Tlustulimu (diskuto) 10:55, 7 Jan. 2016 (UTC)
Saluton aldoni "arkitekto", "troviĝas en administra unuo" kaj "oficiala retejo" estus utilaj kaj mi permesas al mi de nove peti, kio estas "Geohack"-ligilo ? Sincere. --pino (diskuto) 13:10, 7 Jan. 2016 (UTC)

Ŝablonpetoj redakti

Mi petas similajn ŝablonojn (kiel la ĵus farita Komunumoj laŭ Zala (rivero): Komunumoj laŭ Zagyva ; kaj Komunumoj laŭ Marcal. Antaŭdanke --Crosstor (diskuto) 05:56, 26 Jun. 2013 (UTC)

Saluton, Crosstor. Via peto estas tro maldetala. Ĉu la dezirataj ŝablonoj estu informkestoj, navigiloj aŭ io alia? Kiujn parametrojn ili havu kaj kiujn titolojn? Sen pliaj informoj neniu povos krei eĉ la plej etan ŝablonon. --Tlustulimu (diskuto) 18:23, 10 Mar. 2014 (UTC)

Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando redakti

Saluton. Ĉu iu el vi jam vidis la stultan manieron transdoni koordinatojn en Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando? Oni transdonas la koordinatojn tiel kiel oni volas ricevi eldonadon de ili. Do, la kreinto de la ŝablono supozeble miksis endonon kaj eldonon de datumoj. Mi ŝatus ekstermi tian kodon.

Mi jam kreis provejan version Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando/provejo. Sed ĝia kodo kaŭzus erarmesaĝon en la artikoloj. :( Nun ni havus du eblecojn:

  • Krei Lua-modulon, kiu transformas la stultaĵon en la ĝustan formon.
  • Robote ŝanĝi la rubon en la artikoloj al la ĝusta formo kaj aktivigi la kodon el la ŝablona provejo.

Mi preferas la duan varianton, ĉar mi ankoraŭ ne estas sufiĉe lerta en Lua-programado. Kaj krome per tio la ruba kodo malaperus el la artikoloj. Ĉu iu havas roboton por tia tasko? Se ne, mi demandos en la germana vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 10:28, 27 Jun. 2013 (UTC)

La nuna kodo havas kelkajn malavantaĝojn:
  • Por la supre dekstre aperanta ligilo al "Geohack" oni devas aldoni la koordinatojn per du aliaj parametroj.
    • Tio rezultas el tio, ke la interne uzata koordinata ŝablono ne povas uzi la ruban transdonon de koordinatoj.
  • La rubaj koordinatoj ne estas uzeblaj por alia afero, kiel ekzemple aperigo de mapo kun markilo.
  • Sintaksa kontrolo de la koordinatoj same ne eblas.
Fakte estas nur unu avantaĝo:
  • La koordinatoj laŭ |latitudo = 51°40 |longitudo = 4° 36' fariĝas per simpla kodo en la ŝablona fontoteksto eldone 51°40' N 4° 36 E, kiel nun videblas en Uitgeest.
Ĉar la malavantaĝoj superas la avantaĝojn, mi ŝatus ŝanĝi la nunan manieron de transdonado. --Tlustulimu (diskuto) 10:47, 27 Jun. 2013 (UTC)
La transdono de la menciita ekzemplo estu ŝanĝata de:
|latitudo =   51°40 |longitudo = 4° 36'
al
|latitudo =   51/40 |longitudo = 4/36
Kiu povas robote aranĝi tion? Ĉar Nederlando situas entute en nordo kaj oriento de la koncernaj meridianoj, aldono de la indikoj pri direktoj ne necesas. --Tlustulimu (diskuto) 11:11, 27 Jun. 2013 (UTC)
Nu, se temus nur pri tiom relative simpla afero mi povus prizorgi tion robote. Tamen, mi ŝatus se estus anticipe interkonsentita formato de koordinatoj uzota tutvikipedie, aŭ almenaŭ preferata formo. --KuboF (diskuto) 11:15, 27 Jun. 2013 (UTC)
Saluton, KuboF. Ĉar ĉi tie nenio okazis, mi foje petis uzanton de la germana vikipedio kun roboto aranĝi la ŝanĝon. Do, ĝi jam okazis kaj mi eĉ jam aktualigis la dokumentadon de la informkesto. --Tlustulimu (diskuto) 18:26, 10 Mar. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Ŝablonoj/Arĥivo5".