Projekto de teleskopo Faulkes

La Projekto de teleskopo Faulkes (angle : Faulkes Telescope Project, aŭ FTP) estas eduka projekto subtenita de la Eduka Trusto Dill Faulkes[1]. Ĝi provizas 1 500 horojn da observado per du teleskopoj de 2 m de diametro en Havajo (Faulkes Telescope North sur la monto Haleakalā) kaj en Aŭstralio (Faulkes Telescope South ĉe la Observatorio de Siding Spring). La tempo de observado estas destinata al la eduko kaj al la popularigo, ĉefe en Britio, sed ankaŭ por pli malgrandaj, selektitaj projektoj en Eŭropo kaj Usono.

La FTP operaciis en la skalo de Britio ekde 2004 kaj nuntempe laboras kun projektoj de scienca eduko en Eŭropo kaj aliloke (Usono, Rusio, Israelo) inklude multenombrajn programojn pri sciencoj, matematiko kaj teknologioj pri informo kaj komuniko bazitaj en Eŭropa Unio. FTP estas fakulo en la instruo kaj disciigo pri fiziko kaj matematiko per astronomio kaj kosmaj sciencoj.

La FTP mastrumas larĝan sortimenton da edukaj programoj, kun emfazo sur la eduko por instruistoj kaj la engaĝiĝo de studentoj en la " vera scienco ". Diversaj esploraj projektoj estas nuntempe kondukataj per la teleskopoj Faulkes, la lernejoj ofte havas rolon de kolektantoj de datumoj, ĉefe por la longtempa sekvado, mallongaj intensaj studoj aǔ petoj de observo pri nedaǔraj eventoj (ekzemple GRE, supernovaoj, apud-teraj objektojiksradiaj eksplodoj).

En kulaboro kun la tutmonda projekto Hands-On Universe,[2] la FTPfunkciigas multenombrajn observajn projektojn de studentoj kiel observo de supernovaoj, de asteroidoj, projektoj pri la ciklo de vivo de la steloj, aǔ la kompakta galaksia grupo de Hickson.

La FTP ankaǔ provizas ampleksan edukan materialon.

Robotaj Teleskopoj redakti

La Robotaj Teleskopoj uzataj de la FTP estas posedataj kaj funkciigataj de la Tutmonda Reto de Teleskopoj de la Observatorio de Las Cumbres (LCOGTN).[3] La uzontoj kreu konton (kiel klarigita ĉe la retejo de la FTP) kaj poste povas rezervi 29 minutojn da observa tempo ĉe unu el la teleskoj defore regataj per Interreto. Tiuj teleskoj estas la plej grandaj robotaj teleskopoj en la mondo haveblaj por la britaj lernejoj kaj regataj en reala tempo.

La Projekto de teleskopo Faulkes gajnis en 2008 la Premion Sir Arthur Clarke en la kategorio de Sukceso en Eduko.

Asteroidaj malkovroj redakti

Asteroidoj malkovritaj : 3
129092 Snowdonia 19-a de novembro 2004
171183 Haleakala 30-a de aprilo 2005
209552 Isaacroberts 9-a de novembro 2004

Minor Planet Center atribuas al la projekto de teleskopo Faulkes la malkovron de tri asteroidoj en 2004 kaj 2005 sub la nomo Faulkes Telescope Educational Project.[4]

Partoprenantoj redakti

(Neplena listo)

Italio

Brunico

  • Nikolaus Cusanus - Sprachen- und Realgymnasium

Britio

Bexley

Broadstairs

Canterbury

Cheltenham

Dartford

Greater Manchester

New Cross

North Yorkshire

Skotlando

Kimrio

West Midlands

Armagh

Ĵerzejo

Pollando

Bełżyce

  • Zespół Szkół im. Mikołaja Kopernika

Dzierżoniów

  • Zespół Gimnazjów nr 3 im. Stanisława Konarskiego

Grudziądz

Krakovo

Lodzo

Niepołomice

Olsztyn

Szczecin

Toruń

Varsovio

Ugando

Lira

  • Dr. Obote College Boroboro

Usono

Montauk

  • Montauk Public School

Novjorko

Manhasset

Grekio

Ateno

Tiĥero, Evroso

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Faulkes Telescope Project en la angla Vikipedio.