Puĉo de 2020 en Malio

puĉo la 19-an de aŭgusto 2020 en Malio

En Malio, puĉo de la militistaro la 19-an de aŭgusto 2020 eksigis la prezidanton Ibrahim Boubacar Keïta.[1] Ĉefa motoro de la puĉo estis la Nacia Komitato por la Savo de la Popolo, kies prezidanto estas Assimi Goita, kolonelo de la Armitaj Fortoj de Malio.[2] Ĉi tiu estas la dua puĉo de la lando en malpli ol 10 jaroj, post la puĉo de 2012.

Assimi Goita kaj aliaj puĉistoj antaŭ gazetara konferenco kadre de la puĉo

La 25-an de septembro, konstitucia potenco estis restarigita kun la nomumo de Ba N'Daou kiel prezidanto de la Respubliko Malio. Assimi Goita, estro de la Komitato estis nomumita Vicprezidanto de la Respubliko. La milita estraro restos aktiva ĝis la venontaj prezidantaj elektoj en 2022.

HistorioRedakti

En la nokto de la 18-a de aŭgusto, post la aresto de prezidanto Ibrahim Boubacar Keïta kaj ĉefministro Boubou Cisse, la militistaro anoncis okazigon de novaj prezidentaj kaj leĝdonaj elektoj en racia periodo, [3] same kiel civila politika transiro. En la sama parolado, estis anoncita la kreo de la Nacia Komitato por la Savo de la Popolo kaj ili ordonis fermi landlimojn kaj elirmalpermeson inter la 21-a horo. kaj 5 a.m. [4] La estraro decidis remalfermi la limojn la 21-an de aŭgusto.[5]

Internaciaj reagojRedakti

La Afrika Unio ignoris la registaron establitan de la puĉistoj kaj suspendis la landon de la organizo ĝis la restarigo de konstitucia ordo.[6] Same la reprezentantoj de pluraj landoj kondamnis la puĉon, kaj ankaŭ reprezentantoj de Eŭropa Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj. La prezidanto de Francio, lando, kiu okupiĝis pri batalado kontraŭ islamisma ribelo en sia iama kolonio ekde 2013, petis redoni potencon al civiluloj kaj liberigi arestitajn estrojn. La registaro de Usono detranĉis militan helpon al Malio la 21-an de aŭgusto. La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj unuanime aprobis rezolucion kondamnantan la puĉon kaj alvokantan la soldatojn reveni al ilia kazerno kaj liberigi ĉiujn arestitojn senprokraste. Amnestio Internacia ankaŭ petis la liberigon de la arestitoj.

La 25-an de aŭgusto, la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio malakceptis membrecon de Malio kaj alvokis la tujan liberigon de Keïta.

La Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj (ECOWAS) trudis sankciojn al Malio kaj alvokis najbarajn ŝtatojn fermi siajn terajn kaj aerajn limojn. La 7-an de septembro en pintkunveno en Niameo, Niĝerio, la Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj donis al la maliaj armeaj regantoj templimon ĝis la 15-a de septembro por nomumi novan civilan prezidanton kaj ĉefministron.

En VikinovaĵojRedakti

En vikinovaĵoj: Militistoj eksigis prezidanton de Malio.

ReferencojRedakti