Boubou Cissé

(Alidirektita el Boubou Cisse)

Boubou Cissé (naskita en 1974 en Bamako) estas malia politikisto kiu estis la ĉefministro de Malio de aprilo 2019 ĝis sia eksiĝo post la malia puĉo en aŭgusto 2020. Li ankaŭ estis la ministro pri ekonomio kaj financoj, kaj Ministro pri Minoj kaj Industrio.

Boubou Cissé
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1974 (1974-01-01) (50-jaraĝa)
en Bamako
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Malio vd
Alma mater Universitato Aikso-Marsejlo vd
Partio senpartia vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
Doktoreca konsilisto Jean-Paul Moatti vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Boubou Cissé akiris magistron ĉe la Universitato de Aŭvernjo en Clermont-Ferrand kaj doktoriĝis pri ekonomio ĉe la Universitato Aix-Marseille.

Cissé komencis sian karieron kiel ekonomiisto por la Monda Banko en Vaŝingtono, Usono, en 2005. En 2008, li estis promociita al ĉefa ekonomikisto kaj projekta direktoro de ties Divido pri homa disvolviĝo. Li poste laboris en Niĝerio kiel loĝanta reprezentanto por la Monda Banko.

Cissé estis nomumita kiel la malia ĉefministro en 2019 post la eksiĝo de Soumeylou Boubèye Maïga kaj lia registaro. Li estis ministro pri industrio kaj minoj en 2013, ministro pri minoj en aprilo 2014, kaj ministro pri ekonomio kaj financoj ekde 2016.

La 18-an de aŭgusto 2020, Cissé kune kun la prezidanto Ibrahim Boubacar Keïta estis arestitaj de ribelantaj fortoj dum la malia puĉa provo en 2020. La sekvan tagon, kun la eksigo de la parlamento kaj la registaro de prezidanto Keita, Cissé estis forigita de la posteno.

En Vikinovaĵoj redakti

En vikinovaĵoj: Militistoj eksigis prezidanton de Malio.