Quetigny
Quetigny [kətiɲi] (sed ofte [ketiɲi]) estas franca komunumo situanta en Departemento Côte-d'Or kaj en regiono Burgonjo-Franĉkonteo.
Quetigny | ||
esperante: Ketinjio | ||
komunumo | ||
Urbodomo
| ||
|
||
Regno | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | |
Departemento | Côte-d'Or | |
Arondismento | Dijon | |
Kantono | Chevigny-Saint-Sauveur | |
Komunumaro | Granda Diĵono | |
Rivero | Cromois | |
Situo | Quetigny | |
- koordinatoj | 47° 18′ 55″ N 5° 6′ 25″ O / 47.31528 °N, 5.10694 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 251 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 211 m s. m. | |
Areo | 8,19 km² (819 ha) | |
Loĝantaro | 9 690 (2012) | |
Denseco | 1 183,15 loĝ./km² | |
Urbestro | Michel Bachelard 2008-2014 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 21800 | |
INSEE | 21515 | |
Situo de Quetigny kadre de Francio
| ||
Situo de Quetigny kadre de Côte-d'Or
| ||
Limoj de la komunumo
| ||
Vikimedia Komunejo: Quetigny | ||
Retpaĝo: www.quetigny.fr | ||
Laŭloka nomo : Les Cousis |
Historio redakti
La unua skriba mencio de Quetigny datiĝas el 801 kiel Quintiniacium.
La preĝejo Sankta Marteno datiĝas de 1842. Lignaĵoj klasitaj kiel historiaj monumentoj devenas de Beaune.
La agrikultura lernejo datiĝas de 1967.
La preĝejo Assalam datiĝas de 2007.
Vidindajoj redakti
Estas du kasteloj : la Motte kaj les Cèdres.
Administrado redakti
Ekde 1959, municipa teamo estas ĉefe de la sama partio (socialisto) kaj strebas politikon por miksa loĝantaro. Sociala loĝejo estas favorata en centro de la urbo. Municipa regio administras la bienan politikon.
Urbestro | Periodo | Partio |
---|---|---|
Michel Bachelard | 2003-2014 | PS |
Hervé Vouillot | 1984-2003 | PS |
Roger Rémond | 1959-1984 | PS |
Henri Détang | 1945-1959 (ankaŭ antaŭ la milito) |
Geografio redakti
Trafiko redakti
Ekonomio redakti
Unua sektoro redakti
La ĉefaj kulturoj estas tritiko, kolzo kaj hordeo.
Dua sektoro redakti
La ĉefa industrio estas farmacia industrio.
Tria sektoro redakti
Estas regiona mortontejo, tio estas malsanulejo por uloj kiuj mortos ĉar oni ne scias resanigi ilin.
Demografio redakti
La loĝantaro de la vilaĝo estis stabila dum pluraj jarcentoj ĝis ĉirkaŭ 1960 kiam la komunumo decidis iĝi nova urbo.
Najbaraj komunumoj redakti
Esperantio redakti
Tie estas esperanto klubo [1]. En 2010 la urbo ricevis du verdajn esperantistajn stelojn [2].
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉojn (0,13 %) en 2004, 9 voĉojn (0,36 %) en 2009[3] kaj 6 voĉojn (0,22 %) en 2014.
Partneraj urboj [4] redakti
- Bous (Saar) en Germanio
- Koulikoro en Malio
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ Quetigny Esperanto[rompita ligilo]
- ↑ Verdaj steloj[rompita ligilo]
- ↑ Ministrejo pri la internaj aferoj
- ↑ Ĝemeleco[rompita ligilo]