Rábaszentandrás
Rábaszentandrás [rAbasentandrAŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Csorna. La loknomo estas hungare Rába-Sankta Andreo.
Bazaj informoj
redakti- Poŝtkodo: 9316
- Telefonprefikso: 96
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 530
Situo
redaktiRábaszentandrás situas sur ebenaĵo, for de ĉefvojo kaj fervojo (Csorna-Pápa fervojo jam ĉesis), laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra flanko de Rába.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis en 1469 en formo Zenthandras (=Sankta Andreo). La vilaĝo longe apartenis al fortikaĵo de Pápa. En la 16-a jarcento la turkoj detruis la vilaĝon, dum jardekoj neniu loĝis tie. En 1957 kolĥozo formiĝis, kiu ĉesis kune kun la socialismo. En Rábaszentandrás migra poŝto servas.