Malfermi la ĉefan menuon

János KIS [jAnoŝ kiŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kis János estis hungara luterana pastro, episkopo, poeto, tradukisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1830), membro de Societo Kisfaludy.

János Kis

János Kis [1] naskiĝis la 22-an de septembro 1770 en Rábaszentandrás. Li mortis la 19-an de februaro 1846 en Sopron.

BiografioRedakti

János Kis frekventis luteranan gimnazion Sopron, universitatojn en Göttingen kaj Jena. Hejmenveninta en 1793 li estis ĉefamilia edukisto, poste instruisto en Győr. En 1796 li pastriĝis, en 1812 li estis elektita episkopo. En 1840 li iĝis reĝa konsilanto. Liaj verkoj aperis ekzemple en Erdélyi Múzeum, Aurora, Koszorú, Athenaeum (revuo). Menciindas, ke li estis la unua, kiu aprezis Dániel Berzsenyi talenta poeto.

Verkaro (elekto)Redakti

  • Zsebbe való könyv. Azoknak, a kik az olvasásban hasznos gyönyörködtetést keresnek (Poŝlibro - Al tiuj, kiuj serĉas uzeblan ĝuon dum legado), (1797)
  • Levelezőkönyv, vagy oktatás levélírásra magyar és német nyelven (Korespondaĵo, aŭ instruo por korespondado hungare kaj germane), (1803)
  • Keresztyén földmívelő ember imádságos könyve (Preĝlibro de kristana kamparana homo), (1810)
  • Kis János versei Poemoj de János Kis), (1815) - 3 volumoj

Tradukaĵoj (elekto)Redakti

  • Zaid, vagy negyedik Muhamed török császárnak szerencsétlen szerelme de August von Kotzebue, (1803)
  • Görög és római Mythologia, vagyis a régi görögök és rómaiak költött isteneiknek és félisteneiknek mesés történetei, (1805)
  • Horatius levelei Wielandnak magyarázó jegyzéseivel, (1811)
  • Dr. Luther Márton kis katechismusának magyarázatja, (1815)
  • Horatius levelei (Leteroj de Horacio), (1833)
  • Iphigenia Taurisban - dramo de Johann Wolfgang von Goethe, (1833)
  • Aristoteles rhetorikája (Retoriko de Aristotelo), (1846)
  • Pythagorás arany mondatai (Gravaj frazoj de Pitagoro, (1846)

MemorigilojRedakti

  • memortabulo en Rábaszentandrás

FontojRedakti