Papaloapano

Rivero en Verakruco (Meksiko)
(Alidirektita el Río Papaloapan)

Papaloapano (hispane : Río Papaloapan) estas unu el la precipaj riveroj de la meksika subŝtato Verakruco. Ĝia nomo estus derivita de la naŭatla papalotl ("papilio") kaj apan ("rivero").

Papaloapano
rivero
Bazaj informoj
Situo Meksiko
Longeco 900 km
Akvokolekta areo 46 560 km²
Fluo
Fonto Nordorienta Oaĥako, en Tuxtepec
- Alteco super marnivelo 3 700 m
Enfluejo Meksika Golfo
- Alteco 0 m
Geografio
Mapo de Papaloapan-Baseno antaŭ la konstruo de Baraĵo Cerro de Oro
Mapo de Papaloapan-Baseno antaŭ la konstruo de Baraĵo Cerro de Oro
vdr

Papaloapano estiĝas en Orienta Patrinmontaro je la limo inter la subŝtatoj Verakruco kaj Oaĥako. Ĝi estas formata kie la riveroj Santo Domingo kaj Valle Nacional kuniĝas sudokcidente de San Juan Bautista Tuxtepec en Oaĥako. Tonto-Rivero estas alia precipa alfluanto. Papaloapano meanras meandras je 122 da kilometroj nordorienten tra la marborda ebenaĵo antaŭ ol elflui en Alvarada Laguno.[1] La akvokolekta areo okupas 46 517 da kvadrataj kilometroj, la dua plej granda en Meksiko, kaj ampleksas 244 da komunumoj kun loĝantaro de ĉirkaŭ 3,3 milionoj da homoj.[2] La urboj San Juan Bautista Tuxtepec kaj Tlacotalpan (Veracruco) situas je ties riverbordo.

En la pasinteco Papaloapan-Valo estis submetata al multoblaj inundadoj, la damaĝoj foje estis pligravigataj per ciklonoj. Precipe severa inundo en septembro 1944 kovris 470 000 da hektarojn, perdigante multajn vivojn kaj posedaĵojn. Baraĵo Miguel Alemán Dam je Tonto-Rivero reduktis la problemon, sed pliaj inundoj okazis post kiam ĝi estis kompletigita en 1955. Inundo en 1958 kovris 195 000 da hektaroj kaj alia en 1969 kovris 340 000 da hektaroj. Dume la drenadkapacito de Papaloapano estis reduktita per silto portita per Rivero Santo Domingo. Konstruado de la Ora Baraĵo (hispane : Cerro de Oro) en 1989 sur Rivero Santo Domingo reduktis la amplekson de inundoj al mastrebla nivelo.[3]

La subŝtatoj Oaĥako kaj Verakruco kunlaboras por evoluigi la rivervalon. Planoj inkludas irigadon por plibonigi la agrikulturan produktadon, apogi la forstumadon kaj fiŝbredadon kaj plibonigojn al vojoj kaj Rivernavigado. La laŭplanaj projektoj estos ĝisfunde ekzaminataj por eviti ekologian difekton.[2]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. angle Papaloapan River. Encyclopædia Britannica. Alirita 2010-07-03.
  2. 2,0 2,1 angle Robin Brundell (2006-04-28). State governors agree on actions to develop Papaloapan river basin - Mexico. Business News Americas. Alirita 2010-07-03.
  3. angle Gerardo Cruickshank (1972). “Some Problems of the Papaloapan River Basin”, Proceedings of University Seminar on Pollution and Water Resources. Alirita 2010-06-30.. 

Vidu ankaŭ redakti

Koordinatoj: 18° 42′ N 95° 38′ U / 18.700 °N, 95.633 °U / 18.700; -95.633 (mapo)