Róbert Tarján, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tarján Róbert estis hungara kuracisto, dietisto, profesoro.

Róbert Tarján [1] naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1913 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de septembro 1979 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Róbert Tarján frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1937. Post siaj studoj li laboris en la universitata kliniko pri internaj malsanoj, kie krom la kuracado li okupiĝis ankaŭ pri ĝusta nutrado de la malsanuloj. En la 2 lastaj mondomilitaj jaroj li estis trudkuracisto. En 1945 li eklaboris en sanitara instituto. En la jaroj 1947, 1948 kaj 1959 li akiris pliajn medicinajn fakdiplomojn. En 1954 li kandidatiĝis (CSc), en 1966 li doktoriĝis (DSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1962 li estis nomumita katedrestro en esplora instituto pri dietado. Li ricevis 3 memormedalojn inter 1960-1972. Li pensiuliĝis en 1979.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Helyes gyermektáplálás és napközi élelmezés (1952)
  • Diétás szakácskönyv (Dieta kuirlibro), (1957)
  • Táplálkozástudomány (1963)
  • Tápanyagtáblázat (1974)
  • Korszerű élelmezés az óvodáskortól a kamaszkorig (1994)

Memorigiloj redakti

  • memormedalo pri Róbert Tarján [2][rompita ligilo]

Fontoj redakti