Róbert Urbán-Nagy
Róbert Urbán-Nagy [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Urbán-Nagy Róbert estas hungara operkantisto, operetkantisto, oratorikantisto (tenoro).
Róbert Urbán-Nagy | |
---|---|
Róbert Urbán-Nagy en 2016 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1972 (51-jaraĝa) en Eger |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Béla Bartók Conservatory, Budapest • Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Róbert Urbán-Nagy [1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1972 en Eger.
Biografio redakti
Róbert Urbán-Nagy lernis private eklezian muzikon, poste li frekventis muzikan mezlernejon, fine li akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto. Inter 1998 kaj 2001 li estis privata kantisto de Teatro Csokonai (Debrecen). Ekde 2000 li estis gastokantisto enlande kaj eksterlande. Inter 2001-2010 li ne ligiĝis al teatroj, tiam plej ofte li kantadis en koncertoj, poste li aliĝis al teatro de Kalocsa. En 2013 li translokiĝis al Britio kaj li aliĝis al Operejo de Bristol. Spite tion dum 15 jaroj li konstante estas gastokantisto de Teatro Csokonai. Li ricevis hungarajn premiojn en 1999 kaj 2001, britan premion en 2014.
El lia opera repertuaro redakti
- Ferenc Erkel:
- Hunyadi László (opero) — titolrolo
- Bánk bán (opero) – titolrolo
- Giuseppe Verdi:
- Simon Boccanegra – G. Adorno
- Nabucco – Ismael
- Richard Wagner:
- Der Fliegende Holländer — Erik
- Johann Strauß (filo): Die Fledermaus – Eisenstein
- Giacomo Puccini: Turandot — Pong
- Gioachino Rossini: La Cenerentola — Ramiro
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Die Zauberflöte – Tamino
- Die Entführung aus dem Serail – Belmonte
- Così fan tutte – Ferrando
- La geedziĝo de Figaro - Basilio
- Gaetano Donizetti: Lucia di Lammermoor - Arturo
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann — titolrolo
El lia opereta repertuaro redakti
- Ferenc Lehár: A víg özvegy - Rosillon
- Imre Kálmán:
- Csárdáskirálynő - Edvin
- Marica grófnő - Tassilo
- A cirkuszhercegnő - Mr X
- Pál Ábrahám: Bál a Savoyban - Henry
- Jenő Huszka: Lili bárónő - grafo Illésházy
Fontoj redakti
- membiografio[rompita ligilo]
- anglalingva biografio kun foto[rompita ligilo]