Ralph Bonesper

(Alidirektita el R. Ralf BONESPER)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ralph BONESPER (pseŭdonimo Ruĝamo; naskiĝis en 1896 aŭ 1897 (pro sengepatra vivado mankas detaloj pri la dato kaj loko de lia naskiĝo); mortis en Novjorko la 4an de marto (aŭ en aprilo??) 1971) estis hungara-usona esperantisto, laboristo kaj eksmaristo.

Ralph Bonesper
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1895 (1895-11-30)
Morto 30-an de novembro 1970 (1970-11-30) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco UsonoHungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li lernis Esperanton en 1921 en Debrecen, Hungario, kaj estis inter la fondintoj de SAT (matrikulo 29). Kiel migrulo kaj maristo li vojaĝadis en ĉirkaŭ 20 landoj, helpite de Esperanto kaj propagandante por Esperanto. En 1927 en Antwerpen li organizis maristan Esperanto-grupon, kiu jaron post lia foriro likvidiĝis pro disvojaĝo de preskaŭ ĉiuj membroj. En 1929 li prezidis SAT-Rondon en Nov-Jorko. En 1930 li fondis LEA-NA-n, kaj gvidis ĝin ĝis ĉirkaŭ 1935 (ĝenerala sekretario). Li instruis Esperanton en Nov-Jorka „Workers School“ (plej granda laborista revolucia lernejo en Ameriko), kiu oficiale enkondukis Esperanton. Post la dua mondmilito li aktivis por la Solidara Helpservo de SAT, kiu provizis manĝaĵojn al esperantistoj kaj militviktimoj en Eŭropo kaj en Japanio, inter 1947 kaj 1951. Li spertis multajn malfacilaĵojn por akiri la usonan ŝtatanecon.

Li estis peranto de IPE kaj de SAT, verkis artikolojn en Sennaciulo, Heroldo de Esperanto, Ĉina Esperantisto kaj aliaj gazetoj. Multaj artikoloj de li aperis, tradukitaj el Esperanto, en usonaj, francaj, germanaj, belgaj, sovetaj, ĉinaj kaj hungaraj gazetoj.

Lian heredaĵon plejparte ricevis Esperanto-organizoj, interalie UEA kaj ELNA.

Literaturo redakti

Eksteraj Ligiloj redakti