Radpilko estas sporto simila al ĉambrega futbalo, sole la ludantoj veturas sur ludejo per bicikloj. En ĉiu teamo ludas du ludantoj, kiuj kontrolas movon de pilko tra la ludejo per reguligitaj bicikloj sen bremsoj kaj firma transmisio (la t.n. seninterrompa trotado). Plu la ludantoj povas ludante tuŝi la pilkon nur per la kapo. Sed golulo en golejo povas interveni kiel ajn. Ne estas permesite troti per la piedo teron.

Radpilko
teama sporto • sporta fako • pilkosporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Radpilko
Biciklo por radpilko

Unuafoje tiu ĉi ludo estis prezentita en la jaro 1893 fare de germana-usonano Nicholas Edward Kaufmann. La unua mondpokalo okazis en la jaro 1929. La radpilko estas populara en Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥio, Danio, Francio, Germanio, Italio, Japanio, Rusio, Svedio kaj Svislando.

Kun la radpilko estas mallarĝe kunigita ciklista belveturado, en kiu la atletoj prezentas certan specon de gimnastikoakrobataĵo farataj per biciklo.

La plej sukcesaj ludantoj en la radpilko de ĉiuj tempoj estas ĉeĥoj. Fratoj Pospíšilidoj kapablis akiri titolon de majstroj de la mondo dudekfoje, kio estas tre unika absoluta rekordo.