Rafael Argullol

hispana verkisto

Rafael ARGULLOL Murgadas (Barcelono, 1949) estas hispana rakontisto, poeto kaj eseisto.[1]

Rafael Argullol
Persona informo
Rafael Argullol Murgadas
Naskiĝo 1-an de januaro 1949 (1949-01-01) (75-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de BarcelonoUniversitato de Romo "La Sapienza"Libera Universitato Berlino vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto • verkisto • poeto • eseisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Dum junaĝo li evoluis de kristana fruedukado al komunismo. En 1966 ekstudis medicinon, en 1967 samtempe Filozofion kaj Ekonomikon kaj en 1969 Informadikon. Samjare li estis arestita kaj poste denove en 1971, entute por kelkaj monatoj. Li fondis la eldonejon Fontamara en 1971 kaj eldonis tie ĝis 1974, kiam per stipendio de la itala Ministerio de Eksteraj Aferoj translokiĝis al Romo kaj Florenco. Li loĝis tie ĝis 1978, kaj veturis plue al Berlino, Tanzanio kaj ĉefe al Saharo.

En 1978 revenis al eldonado per Icaria. En 1979 li prezentis sian doktorigan disertacion pri la Romantika Racio, la romantika heroo, Hölderlin, Keats kaj Leopardi. En 1980 li publikigis sian unuan libron, nome la poemaro Disturbios del conocimiento, kaj vojaĝis al la Universitato de Berkeley, kaj tieaj lokoj. En 1981, publikigis sian unuan romanon: Lampedusa. En 1982 li revenis al Barcelono kaj eklaboris kiel instruisto en la Fakultato de Filozofio kaj Beletroj de la Universitato de Barcelono, kaj ekkunlaboris en El País.

En 1990 li eldonis la unuan libron de tio kion Argullol nomas escritura transversal (transtavola verkado), nome El fin del mundo como obra de arte (La mondofino kiel artaĵo). En 1992, oni publikigis la verkon El cansancio de Occidente, kunverkita kun la filozofo Eugenio Trías. En 1993 li verkis La razón del mal, kiu ricevis la Premion Nadal en 1994. En sama jaro 1994, li translokiĝis de la Universitato de Barcelono al la Universitato Pompeu Fabra kiel profesoro de estetiko kaj teorio pri artoj kaj publikigis la eseon Sabiduría de la ilusión.

En 1996 li revenis al la koncepto de escritura transversal en la verko El cazador de instantes. Li veturis al Havano kaj en 1997 al Rusio, cele al kinscenaro kiu, poste, estis adaptita kiel romano en Transeuropa, 1998. En 2001 li romanigis sian malsanon en Davalú. Ankaŭ en 2001, li suferis koratakon. En 2002 li atingis la premion Internacional de Ensayo Casa de América per sia verko Una educación sensorial. Historia personal del desnudo femenino en la pintura. En 2003, li eldonis Manifiesto contra la servidumbre kaj El puente de fuego. Cuaderno de travesía. 1996-2002.

En 2002, 2003 kaj 2004 li ekkunlaboris kun la teatra trupo La Fura dels Baus, ĉefe por la versio de La Fura de Die Zauberflöte (La magia fluto) de Mozart. Inter 1999 kaj 2004 li ofte veturis al Barato por dialogoj kun la pensisto Vidja Nivas Miŝra, kio en 2004, eniros en verko eldonita de Òscar Pujol, nome Del Ganges al Mediterráneo. El 2006 ĝis 2008, li aliĝis kun La Fura dels Baus en la projekto Naumon, tra diversaj havenoj de Mediteraneo por plenumi tiun spektaklon.

En 2010 li publikigis ambician Visión desde el fondo del mar, kiu estas la pinto de la escritura transversal, kio havigis diversajn premiojn (Premio Ciutat de Barcelona, Premio Cálamo). Samjare li publikigis la poemarojn Cantos del Naumon kaj El poema de la serpiente, devene ambaŭ de la kunlaborado kun La Fura del Baus.

Post aliaj verkoj en 2018, li laboris por la opero El enigma di Lea, kun Benet Casablancas, kiu premieris en la Liceo, unu jaron poste, kaj li publikigis ĝian libreton: nome El enigma de Lea. Cuento mítico para una ópera.

Verkoj redakti

  • Disturbios del conocimiento, 1980
  • Lampedusa, 1981
  • El Quattrocento, 1982
  • La atracción del abismo, 1983
  • El Héroe y el Único, 1984, eseo.
  • Leopardi. Infelicidad y titanismo, 1984, eseo.
  • Tres miradas sobre el arte, 1985
  • Duelo en el valle de la Muerte, 1986, poezio.
  • El asalto del cielo, 1986, romano.
  • Territorio del Nómada, 1987, eseo.
  • Desciende, río invisible, 1989, romano.
  • El fin del mundo como obra de arte, 1990
  • La razón del mal, 1994, Premio Nadal.
  • Sabiduría de la ilusión, 1994, eseo.
  • El cazador de instantes, 1996
  • Transeuropa, 1998, romano.
  • El afilador de cuchillos, 1999, poezio.
  • Aventura. Una filosofía Nómada, 2000, eseo.
  • Davalú, 2001, romano.
  • Una educación sensorial. Historia personal del desnudo femenino en la pintura, 2002, eseo.
  • Manifiesto contra la servidumbre
  • El puente de fuego. Cuaderno de travesía. 1996-2002
  • Enciclopedia del crepúsculo, 2006
  • Breviario de la aurora, 2006
  • Visión desde el fondo del mar, 2010
  • Cantos del Naumon, 2010
  • El poema de la serpiente, 2010
  • Maldita Perfección, 2013, eseo,
  • Moisés Broggi, Moisès Broggi, cirurgià, l’any 104 de la seva vida, 2013
  • Pasión del Dios que quiso ser hombre, 2014
  • Mi Gaudí espectral, 2015.
  • Poema, 2017
  • Visión del fondo del mar, Tratado erótico-teológico, 2018.

Referencoj redakti

  1. Doria, Sergi (28a de novembro 2020). «Si la vida es mera supervivencia, no vale la pena». ABC (38.317) (Madrido). pp. 48-49. Konsultita la 30an de novembro 2020.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rafael Argullol en la hispana Vikipedio.