Rafael Laffón

hispana poeto

Rafael LAFFÓN Zambrano (Sevilo, 1895 - samloke, 1978) estis hispana verkisto kaj membro de la Generacio de la 27-a, dediĉita al poezio kaj kritiko.

Rafael Laffón
Persona informo
Rafael Laffón Zambrano
Naskiĝo 30-an de novembro 1894 (1894-11-30)
en Sevilo
Morto 4-an de novembro 1978 (1978-11-04) (83-jaraĝa)
en Sevilo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Sevilo vd
Memorigilo Rafael Laffón
Profesio
Okupo poeto • verkistoŝtata funkciulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li studis juron kaj beletrojn, sed gradiĝis nur en juro. Li loĝis ĉiam en Sevilo, iom for de la tumulta moderna vivo kiel rutina oficisto. Li kunlaboris en nombraj hispanaj kaj hispanamerikaj ĵurnaloj kaj gazetoj kaj lian poezion oni tradukis al diversaj lingvoj. Kun Alejandro Collantes, Joaquín Romero Murube, Eduardo Llosent, Juan Sierra kaj Rafael Porlán, li fondis en 1926 en Sevilo la grupon kaj revuon Mediodía. Li ricevis la nacian premion de poezio en 1959 pro La rama ingrata.

Lia lasta etapo startis per Vigilia del jazmín (1952), nome poezio de persona kaj ekzistadisma atestado, for de la facila retorikismo antaŭa. Tiu fazo pluis per La cicatriz y el reino (1964), A dos aguas (1962) kaj Sinusoides y puzzle (1970).


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rafael Laffón en la hispana Vikipedio.