Ramon Barnils i Folguera, (Sabadell, 1940 - Reus, 2001) estis ĵurnalisto, tradukisto kaj instruisto de Katalunio. Laŭlonge de lia eventoplena kariero li kunlaboris en ĵurnaloj kiel Tele/eXprés, El Correo Catalán, Avui, La Vanguardia kaj El Mundo; kaj en revuoj kiel Amb Potes Rosses, El Mundo, Ajoblanco kaj El Temps. Li ankaŭ laboris en novaĵagentejoj Europa Press kaj EFE, kie li promociis la unuajn novaĵservoj en la kataluna en la 1980-jaroj.

Ramon Barnils
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1940 (1940-10-13)
en Sabadell
Morto 14-an de marto 2001 (2001-03-14) (60-jaraĝa)
en Reus
Mortokialo kancero
Lingvoj katalunahispana
Loĝloko Sabadell
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Institució Cultural del Centre d’Influència Catòlica
Familio
Edz(in)o Núria Carrera i Comes
Infanoj Ton Barnils • Andreu Barnils • Biel Barnils
Okupo
Okupo ĵurnalistotradukisto • universitata instruisto
vdr
Ramon Barnils (1988)

Liaj plej konataj laboroj por la ĝenerala publiko fariĝis en radio. Li laboradis en Catalunya Ràdio ekde la naskiĝo de la stacio kaj en programoj de granda aŭdienco, kiuj markis eraon: El lloro, el moro, el mico i el senyor de Puerto Rico, kaj El mínim esforç, kiu li prezentis kun Quim Monzó kaj Jordi Vendrell (La Mercantil Radiofónica). Li ankaŭ partoprenis en la politika renkontiĝo L'orquestra i Postres de músic kaj foje en L'internauta.

Defendanto de profesia sendependeco kaj de kritika ĵurnalismo, li instruis ĵurnalismon ĉe la Fakultato de Sciencoj de Komunikado en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono inter 1976 kaj 1985 kaj havis grandan mastradon sur ampleksa generacio de ĵurnalistoj.

Verkoj redakti

  • La torna de la torna. Salvador Puig Antich i el MIL, publikigita laŭ la kolektiva nomo Carlota Tolosa (1985)
  • El lloro, el moro, el mico i el senyor de Puerto Rico (1987)
  • Història crítica del Futbol Club Barcelona (1899-1999) (1999)
  • Articles (2002)

Tradukoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti