Ratkovské Bystré

Ratkovské Bystré troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj redakti

Ratkovské Bystré, hungare Ratkósebes (ratkOŝebeŝ) estas malgranda unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Ratkó-Bisztró, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis la hungarecan tradukan formon. Bystrica kaj sebes signifas: rapida.

Situo redakti

Ratkovské Bystré situas sub monto 1092 m-ojn alta, laŭ rojo, fine de longa sakovojo. Revúca troviĝas voje 21, aere nur 6 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1413 en formo "Byztre", krome apude alia vilaĝo "Filleyer" en 1427. En la 16-a jarcento la vilaĝoj apartenis al la Osmana Imperio. En 1828 oni nombris en Ratkó-Bisztró 72 domojn kaj 690 homojn, en la alia vilaĝo 55 domojn kaj 567 homojn. En Ratkó-Bisztró en 1842 incendio okazis. En 1910 loĝis en Ratkósebes 529 da homoj, en Fillér 513, en ambaŭ (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝoj apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Ratkó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1964 la vilaĝoj unuiĝis. En 2001 loĝis en la unueca Ratkovské Bystré 411 da homoj, (407 slovakoj, unusola hungaro).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti