Ravindra KELEKAR [ravindra kelekaar; en la konkana: रविंद्र कॆळॆकार], (La 7-an de marto 1925, en Cuncolim, Portugala Barato - la 27-an de aŭgusto 2010, en Margao, Goao, Barato), konata kiel "Ravindrabab", estis barata verkisto, kiu verkis ĉefe en la konkana, kaj ankaŭ en la maratha kaj la hindia lingvoj. Li estis profunde influita de Gandhi kaj partoprenis en la Hinda Sendependiga Movado, kaj la sendependiga movado de Goao. Li ankaŭ estis aktivulo por la konkana lingvo, kaj kampanjis por la oficialigo de la konkana.

Ravindra Kelekar
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1925 (1925-03-25)
en Cuncolim
Morto 27-an de aŭgusto 2010 (2010-08-27) (85-jaraĝa)
en Margao
Tombo Priol vd
Lingvoj konkanaportugala vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Profesio
Okupo lingvistotradukisto • taglibristo • verkisto vd
Verkado
Verkoj Himalayant vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ravindra Kelekar

Li verkis dekojn da libroj.[1] Inter ili estis libroj pri la konkana lingvo; la premiita vojaĝlibro Himaalajaant (1976); konkanigo de la Mahabharato (1985, en du volumoj); kaj studo pri Gandhi (en la hindia, 1985). Li estis redaktoro de la revuoj Meerg (1953-55), Gomantbharati (1956-60), kaj dum pli ol du jardekoj li redaktis la revuon Jaag [ĝaag].[2] Li ricevis multajn beletrajn premiojn. En 2006 li iĝis la unua verkisto en la konkana kiu ricevis la premion Gjanpith.[3]

Referencoj redakti

  1. Listo de la verkoj de Kelekar en la datumbazo WorldCat.
  2. (Anglalingva artikolo) Konkana eminentulo Ravindra Kelkar, The Times of India, 28-an de julio 2010.
  3. Gjanpith gazetara komuniko (en la angla), la 22-an de novembro 2008, "La 42-a premio Gjanpith kune al eminenta konkana poeto kaj aŭtoro Shri Ravindra Kelekar, kaj sanskrita poeto kaj klerulo Shri Satya Vrat Shastri".