Reĝa Akademio de Italio

La Reĝa Akademio de Italio (itale Reale Accademia d'Italia) estis mallongdaŭra itala akademio de la faŝisma periodo. Ĝi estis kreita la 7an de januaro 1926 pere de reĝa dekreto,[1] sed ĝi ne estis inaŭgurita ĝis la 28an de oktobro 1929.[2] Ĝi estis fakte dissolvita en 1943 kun la falo de Mussolini, kaj estis finfine nuligita la 28an de septembro 1944.[3] Ĉiuj ties funkcioj kaj havaĵoj, kiel la Villa Farnesina, estis pasigitaj al la Nacia Akademio de la Linkoj.[3] Ĝis la 25a de aprilo 1945 ĝi pluigis ian aktivecon en la "Villa Carlotta" ĉe la Lago Como apud Tremezzo en Lombardio.[4]

La deklarita celo de la akademio estis "helpi kaj kunordigi la Italian intelektulan aktivecon en la sciencoj, beletroj kaj artoj, por konservi la integrecon de la nacia spirito, laŭ la genio kaj tradicio de la raso, kaj kuraĝigi ĝian disvastigon [eksteren]".[5]

NotojRedakti

  1. Vidu reference Cannistraro 1982, p. 474.
  2. 1929 Inaugurazione Accademia d'Italia. Accademia Nazionale dei Lincei. Alirita la 31an de decembro 2019.
  3. 3,0 3,1 1944 Soppressione della Reale Accademia d'Italia. Accademia Nazionale dei Lincei. Alirita la 31an de decembro 2019.
  4. Accademia d’Italia. Enciclopedie on line. Rome: Istituto dell'Enciclopedia Italiana. Alirita la 31an de decembro 2019.
  5. Vidu Cannistraro 1982, p. 474: resumo del diskurso de Benito Mussolini dum la debato en la Itala Parlamento post la dekreto de fondo de la akademio estas citita de Cagiano De Azevedo & Gerardi (2005, p. XI), kaj diras ĝuste jene: [l’Istituto] (...) dovrà perciò avere un suo compito affatto diverso da quello delle altre Accademie esistenti nel Regno (...) [alle] quali sono affidati generalmente compiti particolari o locali, l’Accademia d’Italia dovrà essere un centro vivo della cultura nazionale, che alimenti e promuova il movimento intellettuale, secondo il genio e la tradizione della nostra gente, e ne diffonda l’efficacia oltre i confini della Patria (...) L’Accademia potrà inoltre dare saggio ed utile ausilio al Governo nello studio e nella risoluzione dei più gravi problemi relativi alla cultura nazionale.