Reckingen-Gluringen
publikigita versio estis patrolita je 31 okt. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 31 okt. 2023.
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Reckingen VS (stacidomo) kaj Gluringen (stacidomo). |
Reckingen-Gluringen estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 476 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Reckingen-Gluringen | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Reckingen-Gluringen | |
Preĝejo de Reckingen | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Goms |
Koordinatoj | 46° 27′ 54″ N 8° 14′ 13″ O / 46.46500 °N, 8.23694 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 54″ N 8° 14′ 13″ O / 46.46500 °N, 8.23694 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 476 |
Areo | 41,24 km² |
Alteco | 1362 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3998 |
Komunumkodo | 6075 |
![]() | |
Situa mapo de Reckingen-Gluringen | |
Geografio redakti
La komunumo Reckingen-Gluringen Reckingen-Gluringen situas en Supra Valezo kaj konsistas el la du vilaĝoj Reckingen kaj Gluringen, kiuj situas ĉe la bordo de la rivero Rodano. La komunuma teritorio etendiĝas ambaŭflanke de la valo al la altmontaroj de la Alpoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 41,24 km², de kiuj 17,7% estas kovritaj de arbaro, 25,0% servas por agrikulturo kaj 1,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj redakti
La komunumo Reckingen-Gluringen limas en nordo kaj oriento al Münster-Geschinen, en sudoriento al Obergoms, en sudsudoriento al Formazza (VB, Italio), en sudo al Binn, en sudsudokcidento al Ernen, en okcidento al Grafschaft, kaj en nordnordokcidento al Fieschertal.
Trafiko redakti
Tra Reckingen-Gluringen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Brigo trans Furko-Pasejo al Andermatt. Pere de la stacidomoj en Reckingen kaj Gluringen ĉe la trajnlinio de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio redakti
La komunumo estiĝis surbaze de baloto de la 8-a de feburaro 2004 kun efiko de la 1-a de oktobro 2004 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Reckingen kaj Gluringen.[3]
La unua dokumenta mencio de Reckingen datiĝas el la jaro 1225 kiel Requinguen. Dum mezepoko la senjoreco apartenis al la episkopo de Siono. Ek de la 16-a jarcento ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Reckingen estis unu de la naŭ kvartaloj de la Valeza Dekono Goms.[4]
La unua dokumenta mencio de Gluringen datiĝas el la jaro 1203 jam kiel Gluringen. La setlejo Gluringen estiĝis dum la mezepoko supozeble el izolita bieno. Ek de la 16-a jarcento ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Gluringen estis parto de la kvartalo Grafschaft de la Valeza Dekono Goms.[5]
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Robert Walpen: Reckingen-Gluringen en Historia Leksikono de Svislando (2009-07-14)
- ↑ Fonto: Robert Walpen: Reckingen en Historia Leksikono de Svislando (2012-02-02)
- ↑ Fonto: Philipp Kalbermatter: Gluringen en Historia Leksikono de Svislando (2011-12-15)
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo de la komunumo Reckingen-Gluringen Arkivigite je 2017-10-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Reckingen-Gluringen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj redakti
-
Valezaj stokejoj lignaj en Gluringen