Bad Reichenhall
Bad Reichenhall estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Berchtesgadener Land kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 18 893 loĝantojn.
Bad Reichenhall | ||||||
| ||||||
eksterdistrikta urbo de Bavario • granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • banloko | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Supra Bavario | |||||
Distrikto | Distrikto Berchtesgadener Land | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 08651 | |||||
Poŝtkodo | 83435 | |||||
Aŭtomobila kodo | BGL | |||||
Oficiala Municipokodo | 09172114 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Herbert Lackner | |||||
Partio de komunumestro | CSU | |||||
Adreso de la administrejo | Rathausplatz 1 (malnova urbodomo Altes Rathaus) Rathausplatz 8 (nova urbodomo Neues Rathaus) | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 18893 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 47° 43′ N, 12° 53′ O (mapo)47.72472222222212.876944444444Koordinatoj: 47° 43′ N, 12° 53′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 473 m | |||||
Areo | 41,92 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.stadt-bad-reichenhall.de/ | |||||
Bad Reichenhall situas en la valo de rivero Saalach, en distanco de 14 kilometroj de Salcburgo. La montoĉirkaŭita urbo estas ŝatata vintra kaj kuraca loko. En ties proksimo troviĝas monto Predigtstuhl (1650 m), al kiu portas pendfervojo.
La loko estis grava salminejo en la romiaj kaj mezepokaj tempoj; por tio engaĝiĝis ege ankaŭ episkopo Ruperto de Salcburgo. La florada epoko de la urbo estis ĉirkaŭ la regado de Karolo la Granda (ĉirkaŭ la jaro 800 de nia erao). Tamen oni ankoraŭ ekspluatas salon, sed la salakvoj (kies mineralenteno povas atingi eĉ 24 %) servas por kuracado.
La urbo preskaŭ neniiĝis en incendio de 1834, sed ĝi estis rekonstruita. En 2001 la komunumo honoriĝis per la titolo Alpa urbo de la jaro.
En la novaĵoj
redaktiEn Bad Reichenhall la 1-an de novembro 1999 okazis masakro: la tiam 16-jara Martin Peyerl malplenpafis el sia dormĉambra fenestro kelkajn fusilojn de sia patro antaŭ ol sinmortigi.
Je la 2-a de januaro 2006 Bad Reichenhall denove aperis en la novaĵoj pro la kolapso de la tegmento de kovrita sketejo pro fortega neĝado, ĉe kiu dekkvin homoj mortis, inter kiuj dek du infanoj kaj junuloj, kaj minimume 35 homoj vundiĝis, grandparte grave. Daŭra neĝado malfaciligis la savajn laborojn.
Vidindaĵoj
redaktiVidindaĵo estas la romanikstila baziliko de Sankta Zenono, kiu estis alikonstruita inter 1512–1520 de aŭgustena abatejo, fondita en 1136.
-
malnova sala rafinejo
-
malnova urbodomo
-
montoj Zwiesel (maldekstre) kaj Hochstaufen (centre) en 1900
Famuloj
redaktiHungara historiisto Lajos Mangold mortis en Reichenhall.