Reinersdorf, kroate Žamar/Samand, hungare Zsámánd [ĵAmAnd], estas iama vilaĝo, nun parto de Heiligenbrunn en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando, en la distrikto Güssing.

Bazaj informoj

redakti

Reinersdorf situas laŭ rojo. Güssing troviĝas je 11 km-oj.

Historio

redakti

La unua mencio okazis en 1452 laŭ tiama hungara ortografio "Salman". La turkoj bruldetruis la komunumon en 1532. En 1787 loĝis tie 219 homoj en 33 domoj, en 1828 319 homoj en 45 domoj, en 1857 416 homoj en 79 domoj. En 1910 vivis en la loĝloko 528 homoj, kroatoj en plimulto, germanlingvaj aŭstroj en malplimulto. Ĝis 1921 ĝi apartenis al la reĝa departemento Vas/Eisenburg, al distrikto Körmend/Kirment, poste al la respubliko Aŭstrio (escepte inter 1928-1945 al nazia Germanio). En 1971 Reinersdorf aliĝis al Heiligenbrunn.

Vidindaĵoj

redakti